Śniardwy
Śniardwy | ||
---|---|---|
![]() | ||
Situo | Lagoregiono Mazurio | |
Insuloj | 8 | |
Landoj de la baseno | Pollando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 53° 46′ N, 21° 45′ O (mapo)53.76666666666721.75117Koordinatoj: 53° 46′ N, 21° 45′ O (mapo) | |
Supermara alteco | 117 m | |
Surfaca areo | 113,8 km² | |
Maksimuma longo | 22,1 km | |
Maksimuma larĝo | 13,4 km | |
Akva volumeno | 0,65 km³ | |
Maksimuma profundo | 23,4 m | |
Averaĝa profundo | 6,5 m | |
Śniardwy estas lago en la lagoregiono Mazurio en Pollando. Ĝi estas la plej granda lago en Pollando kun areo de 113,2 km². Ĝi estas de 22,1 km longa kaj de 13,4 km larĝa. Maksimuma profundo estas 23 m.
Ok insuloj situas en la lago. La plej grandaj nomiĝas Szeroki Ostrów (Larĝa Insulo), Czarci Ostrów, Pajęcza kaj Kaczor.
Sekureco[redakti | redakti fonton]
En multaj lokoj sub la akvosurfaco troviĝas migraj ŝtonegoj (foje eĉ je 20-30-centimetra profundo) kiuj estas danĝeraj por velboatoj.
Alian danĝeron, precipe por nespertaj akvosportemuloj, prezentas tre fortaj ventoj. La plej tragedia evento sur la lago Śniardwy estis la 21-an de aŭgusto 2007 kiam vento blovanta ĝis 130 km/h (12 laŭ la boforta skalo) renversis kaj dronigis kelkdek boatojn. Mortis 12 homoj. La katastrofo daŭris nur 10 minutojn.