Ŝablono-Diskuto:Citaĵo el novaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝablono permesas parametrojn kaj en Esperanto kaj la angla, do ne nur estas anglalingva kaj sekve tute uzeblas en la e-lingva vikipedio. Mi tamen hezitas ĉu ĝi uzindas. Temas pri kvara ŝablono similtema kaj tre parenca al la ŝablonoj

Evidente la angla vikipedio amplekse uzas anglalingvajn ekvivalentojn de ĉiuj kvar ŝablonoj, kaj estas tento simple transpreni anglajn referencojn, sen traduki parametrojn aŭ enhavon, do simple enmeti anglalingvaĵon en nian neanglalingvan vikipedion. Sed eĉ se ĉiuj kvar ŝablonoj estas kaj digestas anglalingvajn parametrojn, la referencoj tamen devas esti tradukataj, ne nur indikoj pri lingvoj ("spanish", "greek"...), datoj ("July 7"...) aŭ lokoj ("Hague, Netherlands"... do Hago estas urbo anglalingva?), sed principe ankaŭ estu e-lingvaj tradukoj de neesperantlingvaj titoloj. Por pli facila traduko de anglalingvaj referencoj en e-lingvaj artikoloj al Esperanto gravas ke la parametroj de ĉiuj ŝablonoj pri referencoj laŭeble samu. Do se la ŝablono citnovaĵo restu, la esperantlingvaj parametroj adaptiĝu de pura traduko el la angla al unueco kun la aliaj e-lingvaj ŝablonoj: "unua">"persona nomo", "lasta">"familia nomo", "date">dato" ktp. Logike estus ankaŭ renomi la ŝablonon de "citnovaĵo" al "citaĵo el novaĵo". Persone mi plej ŝatus entute rezigni pri ĝi, kaj laŭ konteksto por novaĵo el retejo uzi la ŝablonon "citaĵo el la reto", kaj por novaĵo el papera amaskomunikilo la ŝablonon "citaĵo el gazeto". Ekzemple ĉeĥe la tuta ŝablono citnovaĵo titoliĝas "citaĵo el periodaĵo", tio rekte korespondas al "citaĵo el gazeto" (en vasta difino, inkluzive de ĵurnalo, magazino, bulteno ktp.). Ŝajnas al mi sufiĉe pene kaj frustrige jam kunordigi tri ŝablonojn multe uzatajn, sed malsamspece tradukitajn el la angla... kvara tia ŝablono kun iom da zorgo eviteblas. ThomasPusch (diskuto) 13:10, 20 Mar. 2013 (UTC)

Citaĵo kaj tradukado[redakti fonton]

Saluton. Mi jam ekde kelka tempo rimarkis, ke freŝe tradukitaj artikoloj ĉiam enhavas fuŝan uzon de la ŝablono. Tio devus rezulti el simpla miskompreno pri la strukturigo de tia ŝablono. Ne havas sencon meti la anglajn parametrojn en angle titolitan ŝablonon, se la intervikioj fakte kondukas al la esperante titolita ŝablono. Mi supozas, ke la traduka interfaco nur "vidas" la esperante nomitan ŝablonon, simple pro la intervikioj. Pro la kreskanta ofteco de tradukado per la Vikia traduka interfaco la ŝablono devas urĝe ŝanĝata por ke novulo-tradukantoj ne plu konfuziĝu pro la erarmesaĝoj de la ŝablono. Ĉu iu eble havas proponon por tio? Mi jes, nome jenan:

  • la nuna fontokodo migru al subŝablono
  • en la nuna ŝablono estu kodo kun alternativaj parametroj, en angla (pro la tradukadoj) kaj esperanto
  • la angle titolita ŝablono poste fariĝu alidirektilo (post kontrolo, ĉu ĝi ekzistas)

Ĉu eble iu havas alian proponon? Se ne, mi realigos mian baldaŭ. Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:16, 17 maj. 2021 (UTC) Korekto de tajperareto --Tlustulimu (diskuto) 09:26, 18 maj. 2021 (UTC)[Respondi]