Ŝablono-Diskuto:Departemento Savojo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝablono nun uzatas en 266 artikoloj, kaj teknike bonas se la koncerna diskutpaĝo ne estu tute malplena. En alia kazo ĝi erare aperas en la teknika listo Specialaĵo:Dezirataj paĝoj.

Klaras, ke la ŝablono servas kiel vikipedia "navigilo" (kesto sube de teksto) por ĉiu paĝo pri komunumo de la francia departemento Savojo. Bonvolu konscii ke tia kesto en Vikipedio gravas, ĉar sen ĝi iuj el la paĝoj nur troveblus de malmultaj paĝoj, iuj eble eĉ nur de la listo komunumoj de Savojo, kaj konsideriĝus "orfaj artikoloj" en vikipedio - se artikolo troveblas nur de tre malmultaj aliaj artikoloj, tio en enciklopedio vivanta de internaj ligiloj inter la artikoloj estas io aparte nedezirinda. Tiel ĉi, ĉiu paĝo almenaŭ ligiĝas al ĉiuj 265 aliaj paĝoj de la navigilo, kaj neniu el la paĝo riskas konsideriĝi "orfa artikolo". ThomasPusch (diskuto) 14:17, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]