Ŝablono-Diskuto:EDE

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi tre ĝojas pri tiu ŝablono, kaj jam komencis uzi ĝin. Sed mi rimarkas, ke ĝi ne enhavas ordigan ŝlosilon, tiel ke la alfabeta ordigo en la koncerna kategorio estas tute fuŝa. Ĉu vi korektos tion, Petro?

PaulP 11:51, 9. Aŭg 2006 (UTC)

Mi tre preferas ŝablonon {{EdE|X}} (ŝanĝu X al la ĝusta unua litero). -- Yekrats 12:13, 9. Aŭg 2006 (UTC)
Mi pripensis pri tio kaj ankaŭ al mi ne plaĉis, ke nomoj de titoloj estas aranĝitaj laŭ la unua litero en la artikolo. Sed estas paĝoj, kies titolo estas unuvorta, duvorta kaj plurvorta. Kiun literon ni elektu? Ĉu sufiĉas enmeti PAGENAME? Se iu scias korekti la ŝablonon, ke la nomoj aperu en la kategorio alfabete, bonvolu tiel fari. Dankas --Petr Tomasovsky 13:12, 9. Aŭg 2006 (UTC)
Vi verŝajne esperas, ke ekzistas iu tutaŭtomata metodo. Tiu laŭ mia scio ne ekzistas. Via ŝablono havas nun 2 argumentojn, nome TEKSTO kaj EVENTO. Vi devos aldoni trian, nome ORDIGO. Fine de la ŝablono anstataŭ la nuna [[Kategorio:Citaĵoj el EdE]] estu [[Kategorio:Citaĵoj el EdE|{{{ordigo}}}]]. En ekzemple la artikolo Ludoviko Zamenhof la argumento ORDIGO estu Zamenhof, Ludoviko PaulP 14:05, 9. Aŭg 2006 (UTC)
Mi adaptis la ŝablonon, laŭ via peto. Jam funkcias. Necesos estonte aldoni la argumenton ordigo=Nomo, Nomo al ĉiuj artikoloj, kiuj uzas la ŝablonon.

Malinstigo de kunigo[redakti fonton]

Laŭ mi, la uzo de ĉi tiu ŝablono estas malbona, ĉar ĝi malinstigas kunigon de EdE-teksto kun la ĝenerala enhavo de artikolo, kaj same malinstigas ĉian redaktadon aŭ aktualigadon de la EdE-tekstoj. Ĝi ŝajnigas, ke la EdE-tekstoj restu kiel citaĵoj en la Vikipedio. Sed tio ne estis la intenco de la aldono de EDE al la Vikipedio. Se oni volas legi EdE en sia orgina formo en la interreto, por tio ekzistas aparta retpaĝaro. En la Vikipedio, la tekstoj de EdE servu kiel bazo por pli ampleksaj Vikipediaj artikoloj. Ni do ĉi tie ne prezentu ilin kiel citaĵojn. Kion opinias la aliaj? Marcos 13:53, 16. Nov 2006 (UTC)

La ŝablono sufiĉe belas. Mi antaŭe supozis tiun ŝablonon rezulta de ia kopirajtaranĝo. Tamen la argumento de Marcos trafas. Elŝabloniginte la tekston de la opaj artikoloj, ni povos havi alispecan ankaŭ belan ŝabloneton kiu klarigas ke la unua versio de la artikolo kopiiĝis de EdE kun permoso de X; la ŝablono ankaŭ provizu ligojn al la originalo de EdE. Tiu ŝablono aperu sube en aparta sekcio pri fontoj aŭ eksteraj ligoj.
Bedaŭrinde tiu ligo (supre) al EdE por mi ne funkcias. O'RyanW ( ) 16:56, 25. Feb 2007 (UTC)
La ŝablono neniel malhelpas disvolviĝon de tiaj paĝoj. Sufiĉas enmeti ĝin en apartan sekcion, ekz,: ==Citaĵoj el enciklopedio==, tie enmeti la ŝablonon kun la teksto el la enciklopedio kaj disvolviĝi la tekston pri la evento aŭ persono, kiu ne troviĝas en la enciklopedio. Ĉu komplika? --Petr Tomasovsky 17:06, 25. Feb 2007 (UTC)
(Al O'RyanW: Nun la ligilo funkcias)
Al Petro: Mi ne bone komprenas vian komenton. Eble helpas, se mi unue pliklarigu, kial laŭ mi la ŝablono malhelpas disvolviĝon de tiaj paĝoj:
Esenca parto de disvolviĝo de tiaj paĝoj estas ne nur la aldono de novaj informoj en apartaj alineoj, sed ankaŭ la redaktado kaj korektado de la alineoj prenitaj el EdE. Ekzemple la frazo "Ne ekzistas multaj lernolibroj en dana lingvo" en Danio eble ne plu estas vera. Kiam oni iel redaktas citaĵojn el EdE, ili ne plu estas citaĵoj. Do tiam la ŝablono ne plu taŭgas. Sed la ŝablono jam antaŭe povas pensigi la leganton, ke la teksto restu nur kiel citaĵo, do tute ne estu redaktita. Kaj ĝuste tio malhelpas la disvolviĝon de tiaj paĝoj. Marcos 18:03, 25. Feb 2007 (UTC)

Propono je kompromiso[redakti fonton]

Por eviti ke aliaj legantoj kaj kunlaborantoj miskomprenu la ŝablonon (kiel mi supre menciis), mi proponas uzi kiel kaptekston (do kiel "evento" laŭ la ŝablona sintakso) uzi tekston similan al la jeno: "Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron." Tiel estas klare, ke ne temas pri neŝanĝinda citaĵo, sed ke ĝi ja estu vikiigata kaj aktualigata. Kiam iu fakte vikiigas kaj aktualigas la cititan tekston, ni ja forigu la kadron. Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono? Mi jam enmetis tiun kaptekston en la tri uzojn de la ŝablono sur Historio de Esperanto en Germanio. Marcos 10:44, 18. Apr 2007 (UTC)

La ŝanĝoj de Airon90[redakti fonton]

Airon90 tute ŝanĝis ĉi tiun ŝablonon. Nun la teksto en ĝi nur videbliĝas kiam oni klakas sur "Montru". Aldone li forigis la laŭ mi tre gravan redaktokonsilon, kiu tekstis:

"Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon."

Fakte tiel gravaj ŝanĝoj al multe uzataj ŝablonoj estu proponataj sur la diskutpaĝo antaŭ efektivigo. Laŭ mi devas nepre resti la redaktokonsilo. Aldone, laŭ mi estas preferinde se la enhavo estas tuj videbla, ĉar en multaj artikoloj la enhavo de tia ŝablono estas grava parto de la artikolo. Do se entute havi tiun fald-funkcion, tiam kun la defaŭlta valoro de montro anstataŭ kun la defaŭlta valoro de kaŝo. Marcos 20:46, 12. Aŭg 2009 (UTC)

Laŭ mia ĉi-supra propono, al kiu neniu kontraŭis dum naŭ monatoj, mi nun reŝanĝis la ŝablonon al sia antaŭa versio. Marcos 20:16, 28. Maj 2010 (UTC)