Ŝablono-Diskuto:Grafikaĵo de nombro de loĝantoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Petr Tomasovsky: Kara Petro, en 2022 vi instalis tiun ĉi novan ŝablonon, kiu aŭtomate el ĉiuj indikoj pri nombroj de loĝantoj el vikidatumaro kresas tabelon. Tiu estas tute inteligenta ideo - krom se iu trofervorulo venas al vikidatumoj kaj komencas aldoni multajn pliajn datumojn (pri kelkaj urbo estas du nombroj en unu jaroj - tiam la listo iĝas freneze tro detala). Sed se oni limigas sin al tiuj urboj, en kiuj en vikidatumaro estas sence unu datumo en ĉiu jardeko, tiam la aŭtomatismo ege bone funkcias. Gratulon pro la ideo. Tamen la tuto havas unu ĝenan econ: inter la titolo kaj la listo ekestas multe tro granda spaco. Rigardu kiel ekzemplo la paĝon Rădăuți (kompreneble eblas ankaŭ rigarde ĉiun alian paĝon uzanta la ŝablonon). Se eblus ripari tiun strangaĵon, eblus multe pli forte ekuzi la tabelon en aliaj paĝoj. Ĉu vi kapablas redukti la nombrojn de malplenaj linioj, tiel ke la rezulto aspektos sama al ĉiuj aliaj ĉapitroj kaj tabeloj? ThomasPusch (diskuto) 16:16, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Cetere, en la ekzemplo en la dokumentaro la rezulto jam aspektas perfekta. Kiu povas esti la kialo, kiu kaŭzas la tro multan spacon en la paĝo Rădăuți - aŭ en Berlino, Brno, Krakovo ktp ktp? Mi ankoraŭ ne trovis unusolan normalan artikolon, en kiu la miso ne aperas, kvankam la ekzemplo en la dokumentaro montas ke la miso jam nun ne devas esti. ThomasPusch (diskuto) 16:19, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton, Petr kaj Thomas. Ja imageblas, ke la spacon kaŭzas la malaktivigo de la <graph>-etendilo. - Do antaŭ iom da tempo antaŭ la tabelo videblis diagramo pri la evoluo de la loĝantaro. - Bedaŭrinde mi ne scias, kiam oni reaktivigos la <graph>-etendilon. Amike Tlustulimu (diskuto) 13:26, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]