Ŝablono-Diskuto:Informkesto fonto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu ŝablono estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Vorlage:Infobox Wasserquelle » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

Terminoj[redakti fonton]

Saluton. Kiel mi povus traduki la terminojn "Vorfluter" kaj "Schüttung" esperanten? - Amike Tlustulimu (diskuto) 13:16, 3 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias, ĉu la Esperanto-movado vere iam bezonos tiom detalajn hidrologiajn konceptojn por priskribo de akvofontoj. Tial mi ne protestus se oni simple ne uzus tiun parametrojn en la esperanta vikipedio. Sed se jes uzi, mi dirus ke la unua vorto estas "fonta rojo" [ĉar "rojo fontanta en la fonto" estus vortumo tro komplika], kaj la dua vorto estas "fonta akvovolumeno". Kaj mi dirus ke "fonta akvovolumeno" multoble pli kompreneblas ol la stranga germanlingva termino "Schüttung"! ThomasPusch (diskuto) 13:34, 3 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via rapida respondo. Mi uzos viajn proponitajn tradukojn, ĉar eĉ en la vortarego de Krause ne estas tradukoj por tio. --Tlustulimu (diskuto) 13:41, 3 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Tamen mi havas plian demandon. Kiel traduki "Aufgestaute Hangschuttquelle"? Gugla tradukilo proponas "Digata fonto de skredo". Sed kio estas skredo? --Tlustulimu (diskuto) 14:26, 3 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Strangas, ke hodiaŭ guglo subite ofertas alian tradukon, nome "akvobarita fonto", eble ĉar mi demandis pri traduko por "aufgestaute Hangschuttquelle". Ŝajne la ofertata traduko dependas ial de la uskleco de la unua vorto. --Tlustulimu (diskuto) 15:59, 5 jul. 2022 (UTC)[Respondi]