Saltu al enhavo

Ŝablono-Diskuto:Mapo pri la provincoj de Argentino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Principe en vikipedio estas la ideo, ke la nomoj de unuarangaj subŝtataj unuoj prefere estu en Esperanto, kaj tiel facile povu aperi en substantiva, adjektiva kaj adverba formoj. Mi konscias, ke la jena nova mapo tre nekomplete sekvas tiun ideon, ĉar pri nur kelkaj provincoj de Argentino en vikipedio ĝis nun ne klare fiksiĝis tiaj provinconomoj. Tamen estas helpo havi tian "klakeblan" mapon kun internaj ligiloj de la provinconomoj, kaj en la e-lingva vikipedio ĝi prefere estu en Esperanto ol en la angla (kia ĝis nun estis la provinca mapo en la landa artikolo "Argentino" - la hispana lingvo estus tute komprenebla, sed la angla nek estas oficiala lingvo de Argentino nek de la e-lingva vikipedio). La mapo pluperfektiĝu ĝis klaras unueca nomaro pri la provincoj de Argentino. ThomasPusch (diskuto) 20:58, 17 Jun. 2014 (UTC)

Intervikio

[redakti fonton]

Saluton. Bedaŭrinde la intervikio estis maltaŭga, ĉar la esperanta ŝablono estis la sola sur vikidatumoj. Mi ĵus korektis tion, tiel ke nun eĉ aperas malsupre maldekstre kelkaj ligiloj al alilingvaj versioj. --Tlustulimu (diskuto) 21:35, 18 Jun. 2014 (UTC)