Ŝablono-Diskuto:Nia Mondo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La helruĝa koloro, kiu montratas post apliko de la ŝablono, iritas, ĉar tiel kutime averte signiĝas mankantaj internaj ligiloj: se la artikoloj kreiĝas, aperas blua koloro, "bona koloro". Necesus elekti por "Nia Mondo" alian koloron, sufiĉe malsimila al ruĝo kaj bluo, kaj kompreneble ankaŭ ne nigro (normala teksto) kaj ne blanko (estus nevidebla antaŭ blanka fono). Flavo aŭ oranĝo ankaŭ tro helus kaj malfacile legeblus, eblus violo, sed plej taŭgas verdo, la esperanta koloro, kiu klare diferencas de ruĝo kaj bluo.

Sed: ĉu tiu ŝablono vere bezonatas?? Ĝi ŝajne nur montras la 8 literojn "N i a M o n d o" kaj krome ŝajne utilas por nenio alia... ThomasPusch (diskuto) 11:08, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĝi ankaŭ difinas verdan tekstan koloron, kiu alikaze en ligilo ne estus. --Tlustulimu (diskuto) 11:34, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉu la ŝablono eble estas uzata en alia ŝablono? Se ne, ni povus eĉ transmeti la <span>-etikedon kun la verdigo al {{Ueavikioniamondokat‎‎}}. Ĉu mi eble aranĝu tion? Se jes, mi devus eĉ malfari mian ĵusan ŝanĝon de la laste menciita ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 11:38, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]