Ŝablono-Diskuto:Novaj Federaciaj Landoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mapa aspekto en fajrovulpo[redakti fonton]

En Januaro 2013 mi skribis en la diskutpaĝo de uzanto:Tlustulimu:

Kara René, mi petas vin rigardi la klikeblan mapon Ŝablono:Novaj Federaciaj Landoj. En mia retkrozilo fajrovulpa iuj landaj nomoj interŝoviĝas, sed nur pro tio, ke en iuj kazoj la unua litero ne komenciĝas dekstre de, sed sub la koncerna blazoneto: Se ekzemple la nomo de Mek-Pom kaj de Brandenburgio komenciĝus tie kie estas la blazono, ili ne kolizius kun alia flagonomo, simile pri RLP, kiu nun kolizias kun Sarlando. Kiel eblas facile fari tiel ke ĉiuj 16 landaj nomoj ekskribiĝu samlinie kiel la koncerna blazono, ne malsamsisteme kiel nun? PS Kiam mi iam antaŭe vidis la mapon, tia enpaĝiga fuŝeto ne okazis, ĝi do intertempe iel enŝteliĝis... Tute flanke: Bondezirojn okaze de la nova jaro! -- ThomasPusch (diskuto) 09:59, 2 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi rigardis la ŝablonon {{Novaj Federaciaj Landoj}} kaj iomete provis korekti la fuŝon. Sed mi ne sukcesis kaj tial ne konservis iun ŝanĝon. Strangas, ke ne estas fuŝo en Opera, sed en Fajrvulpo. Eble mi ja trovos solvon dum la sekvaj tagoj. Sed nun mi cerbumas pri aliaj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:18, 2 Jan. 2013 (UTC)
Ekde tiam ne aperis solvo de la problemo, kiu en mia retkrozilo Fajrovulpo restis la sama. Cetere mi ĵus ankoraŭ kontrolis en mia retkrozilo Chrome, kie iom strange nur fuŝiĝas la linio pri blazono kaj nomo de Brandenburgio, sed ne en ĉiuj skaligoj, kaj ne estus konsekvence tiel ke nur sub aŭ super iu grandeco de skaligo aperus aŭ malaperus la problemo: en mia komputilo nun en retkrozilo Chrome en skaligo 100 % ĉio estas en ordo, je 110 % estas fuŝo, je 125 % denove ĉio estas en ordo...
Mi iom eksperimentis, sed ne trovis alian sukcesan eblecon ol simple en iuj problemaj kazoj (eble laŭ programigo plej simplas pro sistemeco apliki tion ankaŭ al la "neproblemaj" nomoj de federaciaj landoj) dividi la blazonojn kaj la landonomojn al malsamaj maperoj, la nomo 20 rastrumoj pli dekstre ol la blazono 15-rastruma. Tio ŝajnas al mi solvo ne plej eleganta solvo, sed ĉiukaze efika. ThomasPusch (diskuto) 16:37, 1 Maj. 2014 (UTC)

Kroma demando[redakti fonton]

Saluton. Kial la ligilara mapo enhavas ĉiujn federaciajn landojn, kvankam la titolo estas "Novaj Federaciaj Landoj"? Tio estas iom stranga. --Tlustulimu (diskuto) 10:52, 2 Jan. 2013 (UTC)

Por kompreno, kial la "novaj federaciaj landoj" nomiĝas "novaj", kvankam ili jam ekzistas ekde 33 jaroj, laŭ mi tute bona referencigi ilin al la antaŭaj, "malnovaj" federaciaj landoj. Tial la bildo laŭ mi estas tute bona kia ĝi estas. Pardonu ke mi nur nun vidis la komenton - mi simple ne atentis tiun-ĉi diskutpaĝon antaŭe... ThomasPusch (diskuto) 16:37, 1 Maj. 2014 (UTC)

Vidu ankaŭ[redakti fonton]