Saltu al enhavo

Ŝablono-Diskuto:Nun

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kunigo kun {{Dataro}}[redakti fonton]

  Nun estas nun kaj Dataro estas io ajn - fakte dato. Nun havas ankaŭ la horon. Dataro estas nur dato. Jen la diferenco. Kaj plue, la nomo Dataro estas plene freneza. Aldone mi faris tiun version aranĝebla, same kiel Horloĝo cifereca kaj ĉiuj miaj ŝablonoj. Cetere, en preskaŭ ĉiu programlingvo troviĝas Now kaj Today. Tiu ĉi ŝablono estas Now, la alia estas Today.

Cetere, mi tute flanke riparis Dataro. La nombro da artikoloj ne estis legebla. span estis malĝuste lokita. Mi miras, ke neniu jam riparis la problemeton. -- PEJNO Simono Diskuto  22:50, 13 Jul. 2012 (UTC)
Tamen, la argumento de KuboF daŭre validas - ambaŭ ŝablonoj rezulte montras praktike la samon, kaj kunigo de ambaŭ daŭre ŝajnas al mi senca. Por kontentigi ĉiujn, eblas meti la funkcion pri aktuala horo de ĉi-tie al la ŝablono "dataro", poste forigi tiun-ĉi paĝon, alinomigi la ŝablonon "dataro" al "nun" kun alidirektilo kaj fine la ŝablona nomo vere estus "nun", kiel en 2012 pledis Simon Payne. ThomasPusch (diskuto) 03:49, 8 Jan. 2015 (UTC)