Ŝablono-Diskuto:Poentoj de grupo en Futbala Mondpokalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alinomenda ŝablono?[redakti fonton]

hm, ĉu punktoj aŭ poentoj? --Dominik (diskuto) 10:05, 6 Maj. 2014 (UTC)

✔ Farite - mi alinomis la paĝon al {{Poentoj de grupo en Futbala Mondpokalo}}. --Dominik (diskuto) 12:22, 6 Maj. 2014 (UTC)

En ordo, Dominik. Dankon, ke vi ankaŭ alĝustigis la unusolan artikolon Futbala Mondpokalo 2010. --Tlustulimu (diskuto) 12:28, 6 Maj. 2014 (UTC)

Kion pri la Eŭropaj Futbal-Ĉampionadoj?[redakti fonton]

Nu, intertempe jam la turniroj de 2010, 2014, 2018 kaj 2022 uzis ĝin... jam ne nur estas "unusola artikolo". Kaj principe supozeble ankaŭ la Eŭropaj Futbal-Ĉampionadoj 2008/12/16/20/24 povus uzi ĝin, eble oni ankoraŭ povus aldoni parametron kiu ebligas ĝin aperi supre helblue kaj sube grize, sed ĉiukaze en la teksto pri la Eŭropaj Futbal-Ĉampionadoj oni bezonas tute similajn tabelojn, ankaŭ por la naciaj teamoj, kaj tie oni ankoraŭ tute sen ŝablonoj ĉiam "faras la tabelojn mem". Se oni adapus la ŝablonon al uzo ankaŭ por kontinentaj eventoj, oni kompreneble devus adapti la nomon al io kiel "Poentoj de grupo en internacia futbalkonkurso", sed tio ne estus problemo, kaj pli elegantus ol ĉion kopii al nova ŝablono "Poentoj de grupo en Eŭropa Futbal-Ĉampionado", eble ankoraŭ iam Azia, Afrika, Nordamerika, Sudamerika, Oceania Futbal-Ĉampionado kaj pliaj pokalaj eventoj. ThomasPusch (diskuto) 17:53, 22 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Supra linio de la tabelo[redakti fonton]

La supra linio de la tabelo antaŭe estis

  • lokumo lando golo poentoj.

Nun estas

  • Poz. Lando Goloj Poentoj.

En la tabelo, klare, mankas spaco, tial nun la vorto "pozicio" estas mallongigata, kvankam dubindas ĉu ĉiu tuj komprenas ke "Poz" devas esti "pozicio". Sed kial subite majuskloj? En Esperanto substantivoj kutime minusklas, kaj majusklaj literoj ankaŭ prenas pli da spaco ol minusklaj, etaj. Do mi proponas resanĝi al nur minusklaj literoj, krome proponas precizige ne skribi "lando" sed "teamo", ĉar temas pri la naciaj teamoj, ne "la landoj". Ke nun estas goloj, ne golo, estas tute ĝuste. Do kion fari per la tro longa vorto "pozicio", "poz"? La vorto "pozicio" kompreneble tute ĝustas, sed "loko en tabelo" ankaŭ ĝustus. Do povas esti loko, eĉ sen -um-. Kaj vorto sen mallongigo preferindas al mallongigo, kiun ne ĉiu ĉiukaze konas.

Tial mi proponas

  • loko lando goloj poentoj

ThomasPusch (diskuto) 17:53, 22 nov. 2023 (UTC)[Respondi]