Ŝablono-Diskuto:Sen fontoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiam uzi tiun ŝablonon[redakti fonton]

Kiam oni aplikas tiun ŝablonon, daŭre restas la demando, ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo, kiu necesigus la kritikan ŝablonon "sen fontoj". Se neniu tia dublebla aserto nomeblas, la ŝablono estas nenecesa kaj forigenda.

Do tute NE utilas simple enĵeti la ŝablonon en la artikolon kiam oni ne vidas referencoj kaj menciioj de eksteraj fontoj en ĝi; sed necesas specifigi kaj klarigi pri kiuj asertoj temas kaj - se tiu ne estas memkomprenebla - kial ili estas dubeblaj!

La fakto ke la artikolo ne havas referencojN aŭ aliajN menciitajN fontojN tute NE signifas ke tiu ŝablono estas bezonata! Sj1mor (diskuto) 09:56, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]