Ŝablono-Diskuto:Vivtempo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

14-a jarcento kaj 15-a jarcento[redakti fonton]

La opcioj "14-a jarcento" kaj "15-a jarcento" ŝajne ne funkcias. Vidu ekzemple en Andreo Rublov. --PaulP - Disk. 12:42, 2. Apr 2009 (UTC)

Fakte ne temis pri misfunkciado, sed pri ne antaŭvidita ebleco (en la originala anglalingva ŝablono ne necesis aparta kodigo, ĉar tie ekzistas "1980 deaths" kaj "20th-century deaths"; en Esperanto, male, oni diras "naskiĝintoj en 1980" sed "naskiĝintoj en la 20-a jarcento", kaj ĝuste tio kaŭzis la eraron). Nun la ŝablono sukcese funkcias ankaŭ en tiaj okazoj. --WinstonSmith 13:12, 2. Apr 2009 (UTC)
Koran dankon pro la fulmrapida prizorgo! --PaulP - Disk. 13:14, 2. Apr 2009 (UTC)

Kio pri la alfabeta ordigo?[redakti fonton]

Mi miras pri stranga ordigo.

  • Mia ekzemplo {{ vivtempo|1935|Krüger, Siegfried }} enordiĝis sub litero S.
  • Do, post aldono de dua „ | “ post la naskiĝjaro kaj ASCII-tipa familia nomo KRUGER ({{ vivtempo|1935||KRUGER, Siegfried }}) jam solviĝis parto de la problemoj
    (Kat: Vivantaj homoj anstataŭ Mortjaro ne konata) kaj nun ĝi enordiĝas sub la ĝusta litero K, tamen en tute maltrafa loko!!!

Malkaŝu al mi, kial? mi petas.
Krome: Ĉu la roboto ne povus meti du vertikalajn strekojn? kaj ASCII-igitan Familian nomon? UNiesert 16:03, 17. Nov 2009 (UTC)

Mortojaro nekonata[redakti fonton]

La ŝablono aldonas nun la vivantajn homojn en kategorion Mortojaro nekonata. Ĉu tio estas taŭga? Ĉu oni metu ĉiujn ĵus naskiĝinte en tombojn? Jujijo 09:14, 1. Sep 2010 (UTC)

Vd Edgar Valdez Villarreal. Jujijo 09:17, 1. Sep 2010 (UTC)

La ŝablono bone funkcias, se oni sekvas la priskribon en la ŝablona paĝo:
Citaĵo
 Por vivanta homo:
{{Vivtempo|1899||Familinomo, Persona nomo}} 
Mi nun korektis la de vi menciitan paĝon. Amike, --WinstonSmith 14:12, 1. Sep 2010 (UTC)

En kazoj en kiu la naskiĝjaro ne (jam) konatas, do la unua parametro de la ŝablono estas (ankoraŭ) malplena, la ŝablonaj sintakso kaj priskribo nun uzis parte la kategorian vortumon "mankanta naskiĝjaro" (en tiu vortordo) kaj parte la vortumon "naskiĝjaro mankanta". Klaras ke rezultiĝas du malsamaj kategorioj. Ĉar tio estus tute ne helpa kaj certe ne intencita, mi metas ĉiujn kategoriajn menciojn ke ordo substantivo+adjektivo, do "naskiĝjaro mankanta" kaj "mortojaro mankanta", paralele al la superaj kategorioj "naskiĝjaro nekonata" kaj "mortojaro nekonata".

ThomasPusch 18:21, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Kategorioj pri naskiĝintoj kaj mortintoj en unuopaj jardekoj[redakti fonton]

La ŝablona dokumentado klarigas, ke uzeblas ankaŭ indiko de naskiĝa kaj morta dato laŭ jardekoj, laŭ ekzemplo Kategorioj Naskiĝintoj en 1890-aj, sed ke povas esti ke iuj kategorioj ankoraŭ ne kreiĝis. Tio estas forta maltroigo: neniu kategorio pri naskiĝintoj kaj mortintoj en unuopaj jardekoj estas kreita, kaj mi - iom serĉante - eĉ nun ne sukcesis trovi kazon ke tia kategorio estus ŝablone uzata, kaj do montriĝus ruĝa fine de paĝo. Por simpligo mi proponas rezigni pri tiaj jardekaj kategorioj, kaj ankaŭ forpreni la inviton uzi ilin en la dokumentado, kaj limiĝi je kategorioj pri naskiĝintoj kaj mortintoj en unuopaj jaroj unuflanke kaj en unuopaj jarcentoj aliflanke. ThomasPusch (diskuto) 12:55, 5 Feb. 2014 (UTC)

Elporto al vikicitaro[redakti fonton]

Ĉu iu povas helpi min enporti la ŝablonon al vikicitaro? Laŭ mia kompreno ne nur funkcios laŭteksta kopiado de la modulo, eble ankaŭ bezonatas ion el MediaWiki:Common.js io simile misokazas al q:Ŝablono:Projektoj -- Radioamatoro (diskuto) 01:15, 14 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Radioamatoro: Kial vi volas elporti la ŝablonon al Vikicitaro? La aktuala versio de {{vivtempo}} havas diversajn mankojn, precipe se la naskiĝ- resp. mortodato estas malkomplete difinita en la rilata Vikidatuma ero. Krome nuntempe kelkaj parametroj menciitaj en la dokumentado pro la uzata Lua-modulo ne (plu) funkcias. Do, kion fari? Eble ja Robin foje riparos la fuŝojn, eĉ se mi nun ne povas imagi tion. Li lastatempe tre malregule vikipediumas. --Tlustulimu (diskuto) 09:00, 24 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon @Tlustulimu: pro la klarigoj fakte mi ne scias pri la mankoj eĉ se mi oftege uzas ĝin! La ĉefa celo ja estas aŭtomate aldoni la kategoriojn naskiĝ- kaj mortodatojn. Dume mi povus aldoni ilin mane sed iam estontece tio faciligus la laboron. Mi konfesas ke miaj esperoj estas ĉe iama tutvikiaj ŝablonoj sed neniu scias kiam tio estos realo 😢😢. DANKON! -- Radioamatoro (diskuto) 14:57, 24 sep. 2021 (UTC)[Respondi]