Ŝablono:Al Enhavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dokumentado Dokumentado

Ĉi tiu ŝablono servas por reiri al Enhavo, troviĝanta plej ofte rekte post la enkonduko en komenco de ĉiuj paĝoj.

Kiam oni alklakas la montratan Saltu al Enhavo, oni reiras al la komenco de la Enhava tabelo.

Cetere, la id por tio estas #toc.

La ideo estas enmeti tiun ŝablonon plurfoje en longajn kaj longegajn artikolojn. Tia navigadhelpa saltilo estu, foliumade, neniam pli ol unu aŭ du ekranojn for.

Se, saltinte enhaven, oni volas reen al tie, de kie oni ĵus venis, oni simple alklaku la reen-butonon de sia krozilo. Ekzemplo de tia uzu troviĝas ĉe Satelita televido.

En mallonga artikolo oni evidente ne bezonas tian navigadan helpilon.

Por demonstracii la ŝablonon, jen tabelo Enhavo, sub ĝi amaso de sensenca teksto, kaj fine jen tipa ekzemplo de la apliko de la ŝablono.

Rekomendoj::

  1. Estas rekomendite meti la ŝablonon en grandajn artikolojn enhavantajn multe da teksto. Oni plej konvene — kaj malplej ĝene — metu ĝin sub la titolojn de iuj ĉefaj sekcioj de artikolo.
  2. Ni rekomendas ŝokan koloron por pli bone trovi tiujn ĉi ligilojn ene de longega teksto. Oni povas doni koloron parametre. Tamen atentu pri tio, ke la koloro de la teksto estas difinita de la laŭnorma salta mekanismo. Do ĝi estas aŭ nigra aŭ blua. Pro tio la fona koloro devas resti relative hela. Se ne, oni ne plu povos legin la tekston. Koloroj el la Paletro pala, kiun la ŝablono subtenas, estas tre konvenaj.



Uzado

{{Al Enhavo}}

{{Al Enhavo|lime}}

{{Al Enhavo|oranĝa}}

{{Al enhavo|v}} nun kun Paletro pala

{{Al enhavo|V}}

Parametroj

Ne nomitaj parametroj

  1. La fona koloro — aŭ hekse aŭ kiel laŭnorma Angla aŭ Esperanta kolornomo (Pravaloro: g). Paletro pala estas subtenata.

Nomitaj parametroj

neniu

Specialaj notoj

Paletro pala

Tiu ŝablono uzas — tute aparte de ĉiuj normalaj HTML-difinoj kaj HTML-nomoj por koloroj — interne ankaŭ la ŝablonon Paletro pala. Tiu generas aron de palaj koloroj konvenaj por fonoj kaj, se oni tute ne donas koloron, generas la koloron pale griza. Ĉiuj koloroj en la paletro estas tiel elektitaj, ke eblas bone legi nigra-inkan skribon kontraŭ la koloro el la paletro.

Por alvoki tian koloron el la paletro oni uzu aŭ majuskle aŭ minuskle la unuan literon de la Esperanta nomo. Minuskle estas pala, majuskle estas iomete malpli pala, do pli forta. Tiujn oni povas uzi kiel parametron ĉie tie, kie temas pri fona koloro kiel parametro de alia ŝablono.

Bonvolu noti, ke la montrataj koloroj estas paligoj de bazaj puraj koloroj. Evidente normalokaze oni donus la rezultojn aliajn nomojn, ekz paligita ruĝo nomiĝus roza.

Jen la disponeblaj koloroj:

Palaj
koloroj:
ruĝa verda blua magenta cejana flava oranĝa griza helgriza
Malpli palaj
koloroj:
Ruĝa Verda Blua Magenta Cejana Flava Oranĝa Griza Helgriza

Memkompreneble, ĉiuj normalaj HTML-aj koloroj — red, green, #ff8094. ktp funkcias plu. La ŝablono akceptas ilin kaj redonis ilin senŝange kiel rezulton. Nur la specialaj unu-literaj mallongigoj por la kolornomoj elektas koloron el la paletro. Aldone ĝi pludonas la parametron al Ŝablono:E-koloroj, kiu komprenas ĉiujn Esperantajn kolornomojn por la laŭnormaj TTT-aj koloroj kaj pludonas ilin en la Angla. Se oni alvokas la ŝablonon sen parametro aŭ kun malplena parametro ĝi redonas la koloron g, do pale griza.

Vidu ankaŭ: Koloroj por TTT

Ekzemplo

 Saltu al Enhavo 

 Saltu al Enhavo 

 Saltu al Enhavo 

 Saltu al Enhavo 

 Saltu al Enhavo 


Se vi havas demandon pri ĉi tiu ŝablono, tiam vi povas demandi en la ŝablonprojekta diskutejo. La Intervikiaj ligiloj estu metataj al Vikidatumoj. (Vidu Helpopaĝon pri tio.)