Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo (ankaŭ nomiĝas kiel lumadanta ĝeneralaĵo) estas laŭspiritstate bona aŭ malbona frazparto kiu asocias kun prisentitegaj konceptoj kaj kredoj, por konvinko sen konfirmo nek kialo. Tiel prisentitegaj konceptoj altiras ĝeneralan aprobon kaj aklamon. Ties apelacio estas al spiritstatoj ekzemple naciamo kaj hejmamo, kaj pacdeziro. Ili petas por aprobo kaj ne esploras la kialon. Ilin kutime uzas politikistoj kaj propagandistoj.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

La nomo estas el la mezo de la 19-a jarcento en la Usona kunteksto[1]. Aboliciismo argumentis ke la institucio atencis la Usonan Deklaron de Sendependeco ĉu “ĉiun viron kreas unu tian kia la alian” kaj nature rajtas “vivi, esti libera, kaj provi esti ĝoja.” Sklavistoj kontraŭargumentis ke la Deklaro estis inspiremaĵaro intencita por revolucio, anstataŭ preciza principaro por civitana socio. Rufus Choate probable enplektis la nomon en ĝeneralan diskurson per sia publika letero de aŭgusto 1856 al la Maine Whig Committee. Per la letero, Choate esprimis timon ke kontraŭsklaveca Whigs, inspirite de la “ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj” de la Deklaro detruus Usonon.[2] La letero – kaj aparte ĉiu frazparto de Choate – iĝis la temo de multe da publika debato en la norda gazetaro. Tamen, estas neklare ĉu la frazparton kreis Choate aŭ Franklin J. Dickman, ĵugisto kaj tiama jura fakulo.[3]Abraham Lincoln, per letero de la 6a de Aprilo 1859 al Henry L. Pierce, kritikis tiamajn politikajn kontraŭdirantojn kiuj kontestetis la fundamentajn principojn de Thomas Jefferson kiel “ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj”. Lincoln asertis ke abstraktaj ideoj de Jefferson estas ne nura retorikaĵo, sed anstataŭe “difinoj kaj aksioj de libera socio.”[4]

La frazparton poste estis uzata signifante iun idearon aŭ principon kiu estas spiritstata sed nepreciza. Dum la 1930-aj jaroj, la "Institute for Propaganda Analysis" disvastigis la frazparton kiel unu el ties “sep propagandaj teknikoj”.

Atributoj[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo havas du atributojn - tio estas neklara kaj spiritstata. Vortoj kaj frazpartoj, ekzemple “komuna bono”, “reformo”, “kuraĝo”, “demokratio”, “libero”, “espero”, "patriotismo”, “forto”, estas vortoj je kiuj homoj ĉie en la mondo havas potencajn asociojn, kaj oni ne povas nesamopinii facile je ili. Tamen, tiuj vortoj estas abstraktaj kaj multsignifaj, kaj signifaj diferencoj ekzistas pri kion ili fakte signifas aŭ signifu en la vero. George Orwell priskribis tiajn vortojn longe per sia tezo "Politics and the English Language"

La vortoj ‘’demokratio, socialismo, libero, patriotisma, verigebla, justico’’ havas ĉie diversajn malsamajn signifojn kiun oni ne povas samsignifigi unu kun la alia. La vorto ‘’demokratio’’ ne nur ekzistas neniu difino pri kiu ĉiu samopinias, sed provi fari tian difinon estas rezistita de ĉiu. Preskaŭ ĉiu sentas ke kiam oni priskribas landon kiel demokratia oni laŭdas ĝin: do tiuj kiuj defendas ĉian reĝimon laŭdiras ke ĝi estas demokratio, kaj timas ke ili eble saĝus malekuzi tian vorton se la vorto unusignifus. Tiajn vortojn oni ofte uzas sciante ke la uzo estas malhonesta. Alivorte, kiu uzas ilin havas sian propran privatan difinon, sed permesas sian aŭdiencon pensi ke la uzanto signifas tre malsamaĵon. Deklarojn ekzemple "Marŝalo Pétain estis laŭvera patrioto,” “La Sovetia amaskomunikilo estas la plej libera en la mondo,” “La Katolika Eklezio kontraŭas persekuton,” preskaŭ ĉiukaze faratas intencante trompi. Oni uzas aliajn vortojn kiuj signifas varieblajn signifojn, plurfoje pli-malpli malhoneste, ekzemple: ‘’socia klaso, totalismo, libera, reakcio, egaleco.’’

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]