Ŝativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Ŝativo

ŜativoĤativo (katalune kaj oficiale Xàtiva; hispane Játiva) estas urbo de Valencilando (Hispanio), en la la centraj komarkoj kaj ĉefurbo de la komarko La-Kostero. Historie, Ŝativo estis unu el la plej gravaj urboj de la Reĝlando de Valencio, konkurante eĉ kun Valencio kaj Orihuela, la aliaj du plej gravaj urboj de tiu epoko. Ĉi tie troviĝis la unua papermuelejo de Eŭropo (1151). Ĝi havis sian propran provincon antaŭ la teritoria dividiĝo de Hispanio en 1833. Nuntempe Ŝativo havas 29 363 loĝantojn (INE 2008).

Eksteraj ligiloj