Ŝelonj (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 58°13′39″N 30°53′59″E  /  58.2275°N, 30.89972°O / 58.2275; 30.89972 (Ŝelonj (rivero)) (mapo)
Ŝelonj
ruse: Шелонь
rivero
Shelon reka.jpg
Ŝelonj en la urbotipa loĝloko Ŝimsk
Lando Rusio Rusio
Regionoj Pskova provinco, Novgoroda provinco
Urboj
Fontrivero
 - situo Dedoviĉia distrikto, Pskova provinco
 - alteco 85 m
 - koordinatoj 57°23′42.1″N 30°12′32.6″E  /  57.395028°N, 30.209056°O / 57.395028; 30.209056 (Ŝelonj (rivero)) (mapo)
Enfluejo Lago Ilmenj
 - situo Ŝimska distrikto
Novgoroda provinco
 - alteco 18,1 m
 - koordinatoj 58°13′39″N 30°53′59″E  /  58.2275°N, 30.89972°O / 58.2275; 30.89972 (Ŝelonj (rivero)) (mapo)
Longo 248 km (154 mi)
Akvokolektejo 9 710 km² (971 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 43,6 /s
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Shelon river

Ŝelonj (ruse Шелонь) estas rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de Rusio, en la provincoj Pskova kaj Novgoroda. La rivero apartenas al la baseno de la Balta Maro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Ŝelon en la urbo Porĥov

La riverkomenco situas en marĉoj je 23 km sudorijente de la urbotipa loĝloko Dedoviĉi en la Pskova provinco kaj apude al la limo inter tiu provinco kaj la Novgoroda. Komence ĝi estas malgranda rivereto kiu fluas nord-okcidente, poste turnas sin nord-oriente, trapasas la limon inter la Pskova kaj Novgoroda provincoj kaj enfluas en la lago Ilmenj. Sur la rivero situas (laŭ ĝia fluo): la urbotipa loĝloko Dedoviĉi, la urbo Porĥov (en la Pskova provinco), la urbo Solci, la urbotipa loĝloko Ŝimsk (en la Novgorodsa provinco). Post la urbo Solci la rivero estas navigebla. La larĝo en Solci estas 70 m, en Ŝimsk — 300 m.[1]. En Ŝelonj enfluas 26 riveroj.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la Unua Novgoroda kroniko la rivero estas unue menciita ĉe la jaro 1217[3].

Ĉe la rivero Ŝelonj la 14-an de julio 1471 okazis la Batalo ĉe Ŝelonj inter Novgoroda Respubliko kaj Moskva Grandprinclando. En tiu batalo la novgorodanoj estis tute frakasitaj. La sekvon de la batalo estis la anekso de Novgorod fare de Moskvo.

Interesa fakto[redakti | redakti fonton]

En la rusa lingvo ekzistas la loka vorto “Ŝelonik” (Шело́никШело́нник), laŭ la rusa vortfarado eblas pli-malpli traduki ĝin kiel “Ŝelonj-aĵo”. Ĉe la lago Ilmen la vorto Ŝelonik signifas la venton sud-okcidentan, de la enfluejo de Ŝelonj; tiu vento ordinare estigas fortajn ondojn kaj antaŭsignas finon de somera vetero (eble eĉ en julio). Sed la novgoroda vorto disvastiĝis en multajn lokojn. En la bordo de Kola duoninsulo kaj en tuta bordo de la Blanka Maro kaj apude ĝi signifas la venton sud-okcidentan aŭ okcidentan, antaŭsigno de ŝtormo; en la regiono de Kolima — la sudan; ĉe la lago Bajkalo — la sudan kaj sud-orientan (de neĝkovrita Ĥamar-Dabano).[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. В.А. Жук, la artikolo Шелонь en la reta scienc-populariga enciklopedio “Akvo de Rusio”.
  2. La rivero Ŝelonj en la ŝtata akva registro (ruse).
  3. La Unua Novgoroda kroniko, en la aĝa aŭ la malaĝa versio serĉu skribaĵon por la jaro 1217 (“В лЂто 6725 [1217]”).
  4. Прох Л.З. Словарь ветров. — Ленинград: Гидрометеоиздат. 1983.