Ŝiboleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝiboleto estas tipa lingvaĵo, kiu ebligas malarbitran enordigon de lingvouzanto al certa homgrupo (socia, regiona ktp.). Ŝiboletoj povas esti ekzemple:

  • ofta uzo de iuj ĝenerale nekutimaj vortoj.
  • gramatikaj strukturoj, kiuj malkaŝas apartenon al certa skolo aŭ nacilingvan fonon.
  • tipaj, neindividuaj lingvaj eraroj (ofte prononcaj). Ekzemple la prononco de la vokalo o kiel diftongo en Esperanto estas vaste parodiata ŝiboleto de anglalingvanoj.

La lingvistika termino ŝiboleto (שיבולת) devenas de biblia vorto, kiu havis la signifon "spiko" aŭ "akvofluo", kaj aperas en Juĝistoj 12,5-6:

Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris: Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li: "Ĉu vi estas Efraimido?" Se li diris: "Ne", tiam ili diris al li: "Diru: Ŝibolet"; li diris: "Sibolet", ĉar li ne povis elparoli ĝuste; tiam ili kaptis lin kaj buĉis lin ĉe la transirejo de Jordan.

Ŝiboletoj[redakti | redakti fonton]

En hispana lingvo[redakti | redakti fonton]

  • De Kanaria dialekto "guagua" por aŭtobuso.
  • De norda areo (Eŭskio, Rioja, nordorienta Kastilio) sintakso de kondiĉaj frazoj: "Si tendría..." anstataŭ "Si tuviera...".

En nederlanda lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Scheveningen (Pri tiu ĉi sono prononco) preskaŭ ne prononcebla de alilingvanoj.

En frisa lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Bûter, brea en griene tsiis, wa't dat net sizze kin, is gjin oprjochte Fries (Pri tiu ĉi sono prononco), laŭ rakonto uzata de Granda Piero por distingi ĉu iu estas holandano aŭ friso. (Butero, pano kaj verda fromaĝo, kiu tion ne povas diri ne estas sincera friso).