Ŝir LaŜalom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝir LaŜalom
שיר לשלום
E-titolo Kanto por la paco
Publikigo 1969
Ĝenro Pop-muziko
Tekstisto Jaakov Rotblit (יעקב רוֹטְבְּלִיט)
Komponisto Jair Rosenblum (יאיר רוזנבלום)
vdr
Dosiero:Shirhashalom.jpg
Sangomakulita surpapera kopio de Ŝir LaŜalom el kiu Jicĥak Rabin legis ĉe amaskunveno minutojn antaŭ atenco kontraŭ sia vivo.

Ŝir LaŜalom (שיר לשלום, hebree: Kanto por la paco) estas israela popola kanto verkita en 1969 de Jaakov Rotblit (יעקב רוֹטְבְּלִיט, teksto) kaj Jair Rosenblum (יאיר רוזנבלום, melodio).

Ĝi estis unue prezentita en 1969 de la Infanteria Ensemblo (להקת הנחל) de la Israelaj Defendaj Fortoj kiel parto de ties Sinai moralpliga programo por la infanterio ĉe la fronto, dum la Konsuma milito inter Israelo kaj Egiptio. Ĝin prezentis la soliston Miri Aloni, kiu poste fariĝis fama folklora kantisto kaj aktoro.

Por multaj estas la kanto rilata al la murdo de Jicĥak Rabin, ĉar minutojn antaŭ la murdo li kantis ĝin kiel lastan kanton en granda demonstracio por paco kaj pro Pacon Nun. La kopio de la kanto-teksto kiun li tenis en sia poŝo malpuriĝis per lia sango sekve de la pafoj kaj iĝis fama, simbola bildo.

En esperantlingva teksto la kanzono publikiĝis en la kompaktdisko Bonvenu paco de la kantistoj Tova Ben-Cvi kaj Chantal, eldonita en 2001.[1]

Teksto[redakti | redakti fonton]

De la originala hebrelingva teksto pro respekto al la kopirajto ĉi tie menciiĝu nur la unua alineo:

Citaĵo
 תנו לשמש לעלות

לבוקר להאיר,
הזכה שבתפילות

אותנו לא תחזיר. 

Kompleta kanto en esperantlingva transskribo, kaj esperantlingva traduko:

Tnu laŝemeŝ laalot
Laboker lehair,
Hazaka ŝebatfilot
Otanu lo taĥzir.
Mi aŝer kava nero
Ubeafar nitmat.
Beĥi mar lo jairo
Lo jaĥziro lekan.
Iŝ otanu lo jaŝiv
Mebor taĥtit afel,
Kan lo joilu
Lo simĥat hanicaĥon.
Velo ŝirej halel.
Laĥen rak ŝiru ŝir laŝalom
Al tilĥashu tfila,
Mutav taŝiru ŝir laŝalom
Beceaka gdola.
Tnu laŝemeŝ laĥador
Mibaad lapraĥim.
Al tabitu leaĥor,
Haniĥu laholĥim,
S'u ejnajim betikva,
Lo dereĥ kavanot
Ŝiru ŝir laahava
Velo lamilĥamot.
Al tagidu jom javo,
Haviu et hajom!
Ki lo ĥalom hu
Ubeĥol hakikarot
Hariu rak ŝalom!
Laĥen rak ŝiru ŝir laŝalom
Al tilĥashu tfila,
Mutav taŝiru ŝir laŝalom
Beceaka gdola.
Lasu la sunon leviĝi
La Matenon lumi,
La plej pura preĝo
Ne revenigos nin.
Oni kiu sia kandelo elŝaltiĝis,
Kaj estis enterigita en cindro.
Maldolĉa krio ne vekigos lin,
Ne revenigos lin ĉi tie.
Neniu revenigos nin,
De mallumo truo,
Ĉi tie ne helpos
Nek la ĝojo de la venko
Nek kantoj de laŭdo.
Do, nur kantu kanton por la paco!
Ne flustru preĝon.
Pli bonus ke vi kantu kanton por la paco!
Per granda krio.
Lasu la sunon penetri,
Tra la florjon.
Ne rigardu malantaŭen,
Foriru la foririntojn.
Levas viajn okulojn espere,
Ne tra vidiloj.
Kantu kanton por la amo,
Kaj ne por la militoj.
Ne diru "tago venos",
Venigu la tagon!
Ĉar ĝi ne estas sonĝo.
Kaj en ĉiuj placoj
Kriu nur "Paco"!
Do, nur kantu kanton por la paco!
Ne flustru preĝon.
Pli bonus ke vi kantu kanton por la paco!
Per granda krio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]