Ŝtoncirkloj de Caiseal Coillte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtoncirkloj de Caiseal Coillte
Koordinatoj51° 45′ 26″ N, 9° 48′ 53″ U (mapo)51.7572155-9.8147315Koordinatoj: 51° 45′ 26″ N, 9° 48′ 53″ U (mapo)

Ŝtoncirkloj de Caiseal Coillte (Irlando)
Ŝtoncirkloj de Caiseal Coillte (Irlando)
DEC

Map
Ŝtoncirkloj de Caiseal Coillte
vdr
Caiseal Coillte orienta (1)
Caiseal Coillte okcidenta (2)

La ŝtoncirkloj de Caiseal Coillte (angle Cashelkeelty) – „cirklo orienta aŭ 1“ kaj „cirklo okcidenta aŭ 2“ – estas ŝtoncirklo de la Cork-Kerry-serio (laŭ Seán Ó Nualláin ankaŭ nomataj aksa ŝtoncirklo). Ili situas apud Lauragh sur la duoninsulo Béarra en la graflando Ciarraí en Irlando.

Caiseal Coillte orienta (1)[redakti | redakti fonton]

La pli bone konservata ŝtoncirklo estas tiel nomata „kvin-ŝtona cirklo“ kaj situas 800 m sude de la ŝoseo Lauragh-Castletownbere kaj ĉ. 3,2 km sudokcidente de la ponto Lauragh, apud roka elstaraĵo. La restaĵoj de la kvin-ŝtona cirklo konsistas el tri starantaj rokblokoj. Tuj sude de la cirklo situas tri raraĵoj en pli ol 6 m longa ŝtonvico. Sude kaj oriente estas spuroj de prahistoriaj muroj. Ĉirkaŭ 150 m okcidente situas restaĵoj de ŝtonvico. Tuj norde iras la mezepoka ŝoseo de Kenmare al la haveno de Castletownbere. Hodiaŭ ĝi estas larĝa greskovrita vojo.

Ls ebena ŝtono en la mezo kovras fajroentombigon (de 970 ĝis 715 p. K.)

Caiseal Coillte okcidenta (2)[redakti | redakti fonton]

La diametro de tiuj malbone konservata, ĉ. 75 m fora multebla ŝtoncirklo estas 16,8 m. Ĝi estas unu el la plej grandaj en la sudokcidento de la insulo. La nombro de konservataj ŝtonoj estas 3 el 11 aŭ 13 ŝtonoj. Male al la kvin-ŝtonaj cirkloj en la centro povas stari migra ŝtonego (Kenmare) aŭ menhiro (Gortanimill). Proksime situas la ŝtoncirklo de Shronebirrane.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Seán Ó Nualláin: Stone Circles in Ireland. Country House Dublin, 1995, ISBN 0-946172-45-5, S. 35–43.
  • Denis Power: Archaeological inventory of County Cork, Volume 3: Mid Cork, 6435 P10. ColorBooks, 1997, ISBN 0-7076-4933-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]