Żnin

| Żnin | |||||
| Flago | Blazono | ||||
|
| |||||
| urbo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Genitivo de la nomo | Żnina | ||||
| Provinco | Kujavio-Pomerio | ||||
| Distrikto | Distrikto Żniński | ||||
| Komunumo | Komunumo Żnin | ||||
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
| Koordinatoj | 52° 51′ N, 17° 42′ O (mapo)52.8517.7Koordinatoj: 52° 51′ N, 17° 42′ O (mapo) | ||||
| Alto super la marnivelo | 85 m | ||||
| Areo | 8,35 km² | ||||
| Loĝantaro | 13268 (en 2022) | ||||
| Loĝdenso | 1 691,1 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 88-400 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 52 | ||||
| Aŭtokodo | CZN | ||||
| TERYT | 6040519064 | ||||
| Estro | Leszek Jakubowski (ekde kiam?) | ||||
| Titolo de estro | Urbestro | ||||
| Adreso de estraro | ul. 700-lecia 39 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 88-400 | ||||
| Komunuma retejo | https://gminaznin.pl | ||||
Żnin estas urbo en Kujavio-Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al samnomja komunumo en ankaŭ samnoma distrikto Żnin. Fine de 2022 en la urbo vivis 13 268 loĝantoj sur areo de 8,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 589 loĝantoj/km².
Post la Unua dispartigo de Pollando-Litovio la 5-an de aŭgusto 1772 la distrikto kaj la ĉefurbo, kiu tiam germane nomiĝis Znin, apartenis al la germanlingva reĝlando Prusio kaj al ties provinco okcidenta Prusio. Tie ĝi restis ĝis la jaro 1920, 148 jarojn, ĝis kiam ĝi doniĝis al la nove fondita Dua Pola Respubliko baze de la Traktato de Versajlo. La tie loĝantaj germanlingvanoj povis principe resti tie kaj nur ŝanĝi la civitanecon, lingvon kaj kulturon, sed tamen kvaronjarcenton pli poste forpeliĝis en 1945 kaj 1946 sekve de la dua mondmilito. Post la invado en Pollandon en 1939 la urbo ankoraŭ 6 jarojn estis reveniginta al Nazia Germanio kaj de 1941 ĝis 1945 havis arbitre elektitan nomon Dietfurt aŭ Dietfurt im Wartheland.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la urba komunumo (pole)






