.ru
Ĉi tiu artikolo estas pri domajno de la alta nivelo. Pri la aliaj signifoj de la dulitera kombino vidu apartigilon Ru.
.ru | |
---|---|
Fondita en | 1994 |
Speco | Nacia domajno de la alta nivelo |
Statuso | Aktiva |
Administranto | RUcenter (en 2005) |
Iniciatinto | Rusia Instituto de Publikaj Retoj (RIPN) |
Oficiala destino | Aĵoj rilataj al Rusio |
Reala uzado | Uzata vaste en Rusio |
Strukturo | Registri eblas rekte en la dua nivelo aŭ en la tria nivelo en subdomajnoj |
Retpaĝaro | RUcenter, RIPN |
.ru estas interreta nacia domajno de la alta nivelo de Rusio. Ankaŭ eblas registri en domajno .su de antaŭa Sovetunio.
Oni komencis uzi la domajnon la 7-an de aprilo 1994. Nuntempe ĝi enhavas pli ol 4 milionoj da retejoj. Pli ol 96% da registrintoj estas civitanoj de Rusio.