1. FC Köln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1. FC Köln
futbala klubo
Kluba nomo  1. Fußball-Club Köln 01/07 e. V.
Fondita  13-a de februaro 1948
Stadiono  RheinEnergieStadion
Kapacito  50 000
Prezidanto  Werner Wolf
Trejnisto  Steffen Baumgart
Ligo  dua nacia ligo de futbalo
2021/22  7-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La asocio 1. FC Köln, per plena nomo 1. Fußball-Club Köln 01/07 e. V., estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Kolonjo (Köln) de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi en sia nuna formo fondiĝis en 1948, sed antaŭaj organizaĵoj fontas jam el 1901 (Kölner BC 01) kaj 1907 (SpVgg Sülz 07). Klubaj koloroj estas ruĝo kaj blanko. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu en la sezono 2013-14 sukcese konkuris en la dua nacia ligo de futbalo kaj tial ekde septembro 2014 reavancas al la unua ligo, kie ĝi jam ekde la fondiĝo de la ligo ĝis la jaro 1998 havis signifan rolon. Maskoto de la klubo estas virkapro nomata „Geißbock Hennes“.

la kluba stadiono