20 Minuten

El Vikipedio, la libera enciklopedio

20 Minuten estas libera ĉiutaga gazeto en Svislando. Ĝi estas ĉefe distribuita inter naveduloj en pli ol 150 fervojaj stacidomoj. Specifaj eldonoj ekzistas por la regionoj de Zuriko, Berno, Lucerno, Bazelo (urbo) kaj Sankt-Galo. Ekde septembro 2004, la germanlingva bildĵurnaleto estas la plej ofte legata ĉiutaga en Svislando, superatutanta Blick. La distribuo en 2004 estis 329.242, legantoj estis 782.000.

La ĵurnalo unuafoje aperis en 1999 kun la nomo "20 Minuten Schweiz Ag". La rekta konkuranto Metropol estis havebla en Svislando de 2000 al 2002.

Ekde 2005, 20 Minuten estas posedita de "Express-Zeitung Ag", parto de Tamedia-grupo (plejparto) kaj Berner Zeitung (17.5%).

Je la 8-a de marto 2006, Tamedia lanĉis franclingvan redakcion 20 minutoj por la francparolantaj regionoj de Ĝenevo kaj Laŭzano. La gazeto konkurencas kun Le Matin Bleu.

En Francio, la samnoma 20 minutes estas publikigita de Schibsted kaj Ouest-France.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]