Saltu al enhavo

617 Patroklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 617 Patroclus)
617 Patroklo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Komponita bildo de Patroklo kaj ties satelito Menetio per la kosmoteleskopo Hubble
Komponita bildo de Patroklo kaj ties satelito
Menetio per la kosmoteleskopo Hubble
Komponita bildo de Patroklo kaj ties satelito
Menetio per la kosmoteleskopo Hubble
asteroido
Oficiala nomo 617 Patroclus
Aliaj nomoj 1906 VY; 1941 XC;
1962 NB
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Patroklo vd
Malkovro
Malkovrinto August Kopff
Dato de malkovro 17-a de oktobro 1906
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Jupitera Troja asteroido
asteroido de Troja tendaro vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
782,098 Gm (5,228 AU)
674,088 Gm (4,506 AU)
890,107 Gm (5,950 AU)
Discentreco 0,138
Meza anomaliangulo 149,94°
Klinangulo 22,03°
Periodo 4356,808 tagoj (11,93 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
44,37°
Argum. de periapsido 108,149°
Naturaj satelitoj 1: Menetio
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 168.8 ± 2.6
Ĉefa korpo: 126.6 ± 2 km[1].
Maso
- Denso
1,36 × 1018 kg
(800 ± 20) kg/m3
Rotacia periodo 4,283 tagoj (102,792 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 110 K
Geometria albedo 0,047
Observaj ecoj
Spektroklaso P
Absoluta magnitudo 8,19
vdr

617 Patroklo estas granda, malhela, malrapide rotacianta troja asteroido.

Ĝi estis malkovrita la 17-an de oktobro 1906 de la germana astronomo August Kopff elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.

Ĝi ricevis la nomon de Patroklo, greka batalanto de la Troja milito.

Ĝi estas la dua troja asteroido malkovrita; ĝi orbitas apud la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, tie estas "malantaŭ" Jupitero, en ĝia orbita movo.[2]

Kiam pluraj el tiaj asteroidoj estis malkovritaj, la grupo da asteroidoj ĉe la punkto L5 esti nomita "Troja Tendaro", kie asteroidoj ricevu nomojn de trojaj batalantoj, sed 617 Patroklo, nomita antaŭ la stariĝo de tiu regulo, estas la ununura asteroido kun "greka" nomo en la "Troja tendaro" (Reciproke, 624 Hektoro estas la ununura "trojano" en la "Greka Tendaro").

Duopa asteroido

[redakti | redakti fonton]

En 2001, astronoma teamo malkovris, ke 617 Patroklo estas duopa asteroido, kies ambaŭ partoj havas proksimume saman grandon[3]. En februaro 2006, Franck Marchis kaj sia teamo, per la sistemo de adaptiĝiva optiko de la observatorio W.M. Keck mezuris precize la orbiton de la sistemon. Ili taksis, ke ambaŭ korpoj estas disigitaj de 695 ± 10 km kaj orbitas ĉirkaŭ komuna baricentro en 4,283 ± 0,004 tagoj, sur orbito preskaŭ cirkla[1] Ambaŭ korpoj estas verŝajne en ligita rotacio.

La plej granda korpo havas averaĝan diametron de 127 km, kaj gardas la nomon de 617 Patroklo, la plej malgranda havas 111,8 ± 1,7 km[1] de diametro kaj havis la provizoran nomon de S/2001 (617) 1. Ĝi poste ricevis la nomon de Menetio, laŭ Menetio, patro de Patroklo.

La malgranda denso (800 kg/m3)[4] pensigas, ke la konsistiĝo de 617 Patroklo estas pli proksima de tiu de kometo[5] ol de tiu de roka asteroido. Oni hipotezis, ke pluraj el la trojaj asteroidoj estus eksteraj objektoj kuntrenitaj en la Jupiteraj punktoj de Lagrange dum la migrado de la giganta planedo.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
616 Elly617 Patroklo618 Elfriede