70-a Hispana Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kongresanoj dum grupa foto
Kongresanoj dum ekskurso ĉe la muregoj de Avilo

La 70-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en San Lorenzo de El Escorial, Provinco Madrido, Hispanio, de la 28-a de junio ĝis la 2-a de julio 2011, kun kongresejo en la Kulturdomo de San Lorenzo, ege proksima al la Monaĥejo Eskorialo. Evidente unu el la ĉefaj vizitoj estis al la monaĥejo, dum aliaj estis al Avilo (tuttaga) kaj al la montaro. Laŭ la kongreslibro aliĝis ĝis 80 kongresanoj, sed poste partoprenis kelkaj pliaj.

Programo[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj programeroj temis pri poezio (Jorge Camacho kaj Miguel Fernández) pri tradukado (Antonio Valén), Esperanto Muziko (Kim), Socia Ekonomio (Félix Lobo), Mongolio (Pedro Hernández). Atelieroj temis pri peĉakuĉo, masaĝado, Vikipedio aŭ filmoj. Unu el ĉefaj programeroj kiu estis sekvata eĉ demalproksime danke al perreta konekto estis Debato pri lingvo kaj movado, nome defendo aŭ ne de novigo de la lingvo aŭ pluteno de la fundamentoj, nome inter Jorge Camacho kaj Renato Corsetti, regata de Tonyo del Barrio kaj spektebla en la reto[1].

Por la distra areo zorgis Kim, Kvaropo Sinkopo kaj Georgo Handzlik kiu kantis kaj prezentis teatraĵon Ludoviko-Lazaro, pri la figuro de la kreinto de la lingvo Esperanto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]