8-a Azia Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ decido de la Azia Komisiono de UEA (KAEM), la 8a Azia Kongreso de Esperanto okazis dum 3–6 novembro 2016, en Quanzhou, sudorienta Ĉinio, paralele kun la 5-a ILEI-seminario en Orienta Azio (5-a ISOA). Ankaŭ tie okazis la 10-a Jarkunveno de IKEF-Ĉinio (komercistoj) enkadre de la kongreso.

Kvar-taga Esperanto-festo kun riĉa programo kaj multaj ekskursoj tra Quanzhou-urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiu dum tiu sezono havas perfekte agrablan veteron.

La temo estis Esperanto por azia kunlaboro en la reta epoko!

Kongresejo[redakti | redakti fonton]

Hotelo Quanzhou Huaqiao (Quanzhou Overseas Chinese Hotel) 泉州华侨大厦[1]

Kongresurbo[redakti | redakti fonton]

Quanzhou situas en Fujian-provinco, suda Ĉinio. Ĝi fieras pri sia agrabla duontropika klimato, kaj alvenante al la urbo oni sentas ekzotikecon ne tipan por ĉina urbo.

Ne senkiale, ĉar jen la komenca punkto de la mara itinero de la Silka Vojo. Malfermita kiel havenurbo dum la dinastio Tang (618–907), Quanzhou atingis sian apogeon dum la dinastioj Song (960–907) kaj Yuan (1279–1368). Tiam tie loĝis eĉ hindoj, araboj kaj persoj. Ĝis nun funkcias moskeoj kaj eblas trovi spurojn de diversaj aliaj religioj. Iuj supozas, ke en Quanzhou loĝis Sindbado la Maristo, fama figuro el Mil kaj unu noktoj. Marco Polo notas la ŝajne arablingvan nomon de tiu ĉi urbo Zayton, kaj ĝin registras ankaŭ la islama vojaĝisto Ibn Battuta.

Pro tia historia fono en Quanzhou ankoraŭ nun regas etoso de interkulturaj aventuroj. La aventuroj de iamaj ŝipistoj similas al tiuj de nunaj retumantoj, kiuj virtuale navigas.

Ekskursoj[redakti | redakti fonton]

  • Dumkongrese oni ekskursis tra Quanzhou kaj vizitis la urban muzeon.
  • Kelktaga postkongresa ekskurso estis planata.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adreso: 1# Baiyuan-lu, Licheng-qu, Quanzhou-shi, Fujian-sheng, Ĉinio, CN 362000 http://www.overseaschinesehotel.com/

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]