800 balas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
800 balas
filmo
Originala titolo 800 balas
Originala lingvo hispana lingvo • angla lingvo • itala lingvo
Kina aperdato 11 okt. 2002
Ĝenro komedia filmo, vakera filmo, filma dramo
Kameraado Flavio Martínez Labiano
Reĝisoro(j) Álex de la Iglesia
Produktisto(j) Álex de la Iglesia
Scenaro Álex de la Iglesia • Jorge Guerricaechevarría
Filmita en Hispanio • Almerio
Loko de rakonto Andaluzio
Muziko de Roque Baños
Rolantoj Sancho Gracia • Carmen Maura • Enrique Martinez • Ángel de Andrés López • Eduardo Gómez Manzano • Álex de la Iglesia • Eusebio Poncela • Luciano Federico • Ramón Barea • Alfonso Torregrosa • Terele Pávez • Tito García • Ane Gabarain
Honorigoj Q6359619 • Goya Award for Best Special Effects
IMDb
vdr

800 balas (800 kugloj) estas la sesa filmo de la hispana reĝisoro Álex de la Iglesia. Protagonistigita de la geaktoroj Sancho Gracia kaj Carmen Maura, ĝi baziĝas sur ideo de la propra reĝisoro kiu aperis post ĉeesto ĉe spektaklo por turistoj en la provinco Almería.

Prezentita en la Kinfestivalo de Sitges en 2002, la filmo estas komedio omaĝo al la spageto-vesternoj alinomitaj Marmitako Westerns fare de la propra reĝisoro.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en setlejo iam uzita por filmoj spageto-vesternoj en la Dezerto de Tabernas, en kiu nun oni realigas spektaklojn por turistoj; tie vivas Julián Torralba (Sancho Gracia), kiel estro de grupo de aktoroj kiuj penas por vivteni sin kun nostalgio de la ora epoko de la iamaj ital-hispanaj vesternoj. La alveno de infano, Carlos (Luis Castro), kiu asertas esti la nepo de Julián, ŝanĝas la rutinan vivon de la loko.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Sancho Gracia: Julián Torralba
  • Ángel de Andrés López : Cheyene
  • Carmen Maura: Laura
  • Eusebio Poncela: Scott
  • Luis Castro: Carlos Torralba
  • Manuel Tallafé: Manuel
  • Enrique Martínez: Arrastrao
  • Luciano Federico: Enterigisto
  • Eduardo Gómez: José María "Ahorcao"
  • Terele Pávez: Rocío
  • Ramón Barea: Don Mariano
  • Cesáreo Estébanez: Andrés
  • Eduardo Antuña: Taksiisto
  • Gracia Olayo: Juli
  • Berta Ojea: Ángeles
  • Yoima Valdés: Sandra
  • Ane Gabarain: Jacinta González

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La rolulo de "Julián" (Sancho Gracia) estas inspirita en serio de realaj okazĵoj de la biografio de la aktoro Aldo Sambrell, ofta en la spageto-vesternoj.
  • Por la finaj scenoj oni klopodis por partopreno de Clint Eastwood, protagonisto de kelkaj spageto-vesternoj filmitaj en la zono.
  • De la Iglesia kredis, ke la filmo estos malmultekosta, sed finfine ĝi iĝis ege kosta.



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 800 balas en la hispana Vikipedio.