Saltu al enhavo

Herbert Eugene Bolton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:54, 6 nov. 2019 farita de LiMr (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Herbert Eugene Bolton
Herbert Eugene Bolton en 1905
Herbert Eugene Bolton en 1905
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1870 (1870-07-20)
en Wilton
Morto 30-an de januaro 1953 (1953-01-30) (82-jaraĝa)
en Berkeley
Tombo Sunset View Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe Madison
Universitato de Pensilvanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Rosaline Abigail "Roselia" Cady (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo historiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Herbert Eugene BOLTON (n. la 20-an de julio 1870 - m. la 30-an de januaro 1953) estis usona historiisto kaj unu el la plej eminentaj fakuloj pri la historio de hispana koloniismo en Ameriko. Li ellaboris la tiel nomatan "Bolton-teorion" pri la historio de Ameriko, kaj verkis aŭ kunverkis 94 librojn.

Bolton estis studento de Frederick Jackson Turner, kun kiu li tamen ofte malkonsentis, ekzemple preferante pli holisman vidpunkton por studadi la historion de Ameriko. La klimakson de sia kariero li spertis dum en la universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, kie li estris la historian departementon dum 22 jaroj.