Saltu al enhavo

Erao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:30, 27 apr. 2022 farita de TheWikipedian1250 (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

En kalendaraj sistemoj, la kalkulo de la jaroj okazas de la gravaj historiaj kaj legendaj eventoj, kiujn oni konsideras komenco de konvena Erao. Konataj estas la sekvantaj kalendaraj eraoj:

Tempokalkulo Evento, sur kiu baziĝas
la kalendara erao
Komenco de kalkulo
Bizanca kaj ortodoksa Mita kreo de la Universo 01.09.5509 a.K.
Astronomia Komenco de Julia periodo 01.01.4713 a.K.
Hebrea Kreo de Adamo 07.10.3761 a.K.
Malnovgreka Unuaj Olimpiaj ludoj 01.07.776 a.K.
Japana Surtroniĝo de Imperiestro Meiji 21.09.1868 p.K.
645 a.K. (unua era kalkulilo importita el Ĉinio)
Romia Fondiĝo de Romo 21.04.753 a.K.
Seleŭkia Komenco de la imperio aŭtuno 312 a.K.
Kristana Naskiĝo de Jesuo Kristo 01.01.01 p.K.
Islama Fuĝo de Mohamedo de Mekko (Heĝiro) 16.07.622 p.K.
Franca Respublika Deklaro de la Franca Respubliko 22.09.1792 p.K.

En geologio, erao estas geokronologia unuo, ampleksanta plurajn periodojn, responda al la kronostratigrafia unuo eratemo : paleozoiko, mezozoiko kaj kenozoiko estas eraoj ( PIV2, p.294 ).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]