Mir (televid-radia kompanio)
Aspekto
Mir | ||
---|---|---|
televidkanalo | ||
Komenco | 1-a de septembro 2003 vd | |
Lando(j) | Rusio vd | |
Sidejo | Moskvo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Interŝtata Televid-Radia Kompanio „Mir“ (ruse Межгосударственная телерадиокомпания «Мир») estis fondita en 1992 laŭ akordo inter la ŝtatestroj de la ŝtatoj-membroj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ; organizo, liganta plejparton de la eksaj sovetiaj respublikoj).
Ĝiaj celoj estas:
- rakonto pri la politika, ekonomia kaj kultura kunlaboro;
- formado de komuna informa spaco de la Komunumo;
- subteno de la internacia inform-interŝanĝo.
La kompanio „Mir“ produktas televidajn programerojn, kiujn poste reuzas diversaj televidaj kanaloj kaj kablaj televidaj retoj en la landoj de KSŜ kaj ĝiaj najbaroj.
Kategorioj:
- Aperis en 2003
- Televidkanaloj en Rusio
- Televidkanaloj en Armenio
- Televidkanaloj en Azerbajĝano
- Televidkanaloj en Belorusio
- Televidkanaloj en Kazaĥio
- Televidkanaloj en Kartvelio
- Ruslingvaj televidkanaloj
- Rusiaj radiostacioj
- Belorusaj radiostacioj
- Kirgizaj radiostacioj
- Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
- Satelitaj televidkanaloj