Saltu al enhavo

Insulo Gojkoeĉea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:52, 29 jul. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Insulo Gojkoeĉea
Insulo Gojkoeĉea rigardata el la kosmo
Insulo Gojkoeĉea rigardata el la kosmo
insulo
Akvejo Sudatlantiko
Insularo Malvinaj Insuloj
Geografia situo 51° 43′ S, 61° 18′ U (mapo)-51.721666666667-61.300277777778226Koordinatoj: 51° 43′ S, 61° 18′ U (mapo) f1
Insulo Gojkoeĉea (Insuloj Falklandoj)
Insulo Gojkoeĉea (Insuloj Falklandoj)
DEC

Map

Longo 13 kmf2
Areo 22,7 km² f4
Plej alta loko 226 mf5
vdr
Plenkreskulo de Ŝtonsalta pingveno E. c. chrysocome en birdarejo de Insulo Gojkoeĉea (Malvinoj).

Insulo Gojkoeĉea (angle New Island, hispane Isla de Goicoechea) estas unu el la Malvinaj Insuloj, kuŝa norde de Insulo San Rafael. Ĝi estas je 238 km el Stanlejo kaj estas 13 km longa kun averaĝa larĝo de 750 m. La plej alta pinto estas 226 m alta. La norda kaj orienta marbordoj havas altajn klifojn sed la orientaj marbordoj estas pli malaltaj, kun rokaj strandoj kaj sablecaj golfetoj. Estas kelkaj pli malgrandaj insuloj en tiu grupo.

Dumlonge ĝi estis uzata kiel bazo por balenkaptado, kiel farmo por ŝafoj kaj por eventualaj klopodoj kolekti guanon, kaj ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej belaj insuloj el la Malvinoj, same kiel ĝi havas plej diversan gamon de naturo en la regiono. Ĝi estas naturrezervejo, ekde 1972.

Estas setlejo meze de la orienta marbordo de la insulo, iome norde de flughaveneto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Stonehouse, B (eld.) Encyclopedia of Antarctica and the Southern Oceans (2002, ISBN 0-471-98665-8)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]