Zigofilaloj
Aspekto
Zigofilaloj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
zigofilo Zygophyllum L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La zigofilaloj (latine Zygophyllales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 2 familiojn, ĉirkaŭ 30 genrojn kaj preskaŭ 250 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas zigofilo[3].
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la tria kaj kvara eldonoj de la klasifiko de la Angiosperma Filogeneza Grupo, la ordo zigofilaloj konsistas el la jenaj du familioj:
- zigofilacoj Zygophyllaceae
- krameriacoj Krameriaceae
Laŭ la pli malnova sistemo de Cronquist, la zigofilacoj estis parto de sapindaloj, kaj la krameriacoj estis parto de poligalaloj (nun fabaloj).
Laŭ WFO kaj TPL
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (23 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Zygophyllales Link - zigofilaloj
- Krameriaceae Dumort. - krameriacoj
- Zygophyllaceae R.Br. - zigofilacoj
- Augea Thunb. - aŭgeo
- Balanites Delile - balaniteso
- Bulnesia Gay - bulnezio
- Fagonia L. - fagonio
- Guaiacum L. - gvajako[5]
- Izozogia G. Navarro - izozogio
- Kallstroemia Scop. - kalstremio
- Larrea Cav. - lareo
- Malacocarpus - malakokarpuso
- Metharme Philippi ex Engler - metarmo
- Morkillia Rose & Painter - morkilio
- Neoluederitzia Schinz - neoludericio
- Neoschroetera Briq. - neoŝretero
- Pintoa Gay - pintoo
- Plectrocarpa Gillies ex Hook. & Arn. - plektrokarpo
- Porlieria Ruiz & Pav. - porlierio
- Roepera A. Juss. - repero
- Sarcozygium Bunge - sarkozigio
- Schroeterella - ŝreterelo
- Seetzenia R. Br. - secenio
- Sericodes A. Gray - serikodo
- Sisyndite E. Mey. ex Sonder in Harv. & Sonder - sizindito
- Tetraena Maxim. - tetraeno
- Tribulus L. - tribulo
- Viscainoa Greene - viskainoo
- Zygophyllum L. - zigofilo[3]
- Zygophyllales Link - zigofilaloj