Rombo-seslatera dekduedro
Aspekto
Rombo-seslatera dekduedro | |
Pliaj nomoj | Plilongigita dekduedro Etendita romba dekduedro |
Speco | Dekduedro |
Verticoj | 18 |
Lateroj | 28 |
Listo de verticoj | (8) 4.6.6 (8) 4.4.6 (2) 4.4.4 |
Edroj detale | 8 romboj 4 seslateroj |
Geometria simetria grupo | D4h |
Propraĵoj | konveksa, zonopluredro |
La rombo-seslatera dekduedro estas konveksa pluredro kun 8 rombaj kaj 4 egallateraj seslateraj edroj.
Ĝi estas nomata ankaŭ kiel plilongigita dekduedro aŭ etendita romba dekduedro ĉar ĝi estas rilatanta al la romba dekduedro per elvolvado de kvar rombaj edroj de la romba dekduedro en seslaterojn. Ĝi pro tio havas kelkajn la samajn propraĵoj kiel la romba dekduedro:
- Ĝi povas kaheligi tutan eŭklidan spacon per siaj neturnitaj kopioj.
- Simile al tio ke la romba dekduedro estas la ĉelo de Wigner-Seitz por korpocentrita kuba krado, ĉar la rombo-seslatera dekduedro estas plilongigita romba dekduedro, la rombo-seslatera dekduedro estas la ĉelo de Wigner-Seitz por iuj korpocentritaj kvarlateraj kradoj.
Referencoj
- Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X.
Eksteraj ligiloj
- Eric W. Weisstein, Spaco-enspacanta pluredro en MathWorld.
- Eric W. Weisstein, Plilongigita dekduedro en MathWorld.
- [1] Uniforma spaco-enspacado per rombo-seslateraj dekduedroj
- [2] VRML modelo