Aĉinsko

| Aĉinsko | |||
|---|---|---|---|
| setlejo urbo urbego | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Regiono | |||
| Poŝtkodo | 662150–662165 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 99 048 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 962 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 56° 17′ N, 90° 30′ O (mapo)56.28166666666790.503888888889Koordinatoj: 56° 17′ N, 90° 30′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 220 m [+] | ||
| Areo | 103 km² (10 300 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||

Aĉinsko (ruse Ачинск) estas urbo en la Krasnojarska regiono de la Rusia Federacio (Rusio). Ĝi geografie situas en orienta Siberio. Laŭ la stato de 2025 en la urbo vivis 99 048 loĝantoj sur areo de 103 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 962 loĝantoj/km².
Aĉinsk situas 184 kilometrojn okcidente de Krasnojarsk. Ĝi estas centro de karbo-minado kaj grava fervoja nodo.
La urbo estis fondita en jaro 1683.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1782.
La interurba telefona kodo estas 39151, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).
Diferenco inter la loka krasnojarska tempo (horzono UTC+07:00) kaj la moskva tempo estas 4 horoj.
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 56°16' norde, longitudo 90°30' oriente.
La urbo estas sur dekstra bordo de rivero Ĉulim (Чулым), kiu enfluas en riveron Obj (Обь).
En la jaro 1959 la urbo havis 50,3 mil loĝantojn, kaj en 2002 estis 118,7 mil loĝantoj: aktuala nombro videblas komence de la teksto kaj en la informkesto.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 04403.
Historio
[redakti | redakti fonton]Meze de la 19-a jarcento la urbo estis konsiderata nura administra centro, sen ajna ekonomia aŭ kultura signifo. "Aĉinsko estas la urbeto malriĉa, malbone prikonstruita kaj ŝajne havas signifon nur administran" konstatas en la 1860-aj vojaĝanto Sergej Turbin[1].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Турбин, С.И.. (1872) Страна изгнания: от Осы до Иркутска (ruse), p. 148. ISBN =.
Ĉefurbo: Krasnojarsk
Aĉinsko | Artjomovsk | Bogotolo | Borodino | Divnogorsk | Dudinka | Jenisejsk | Ĵeleznogorsk | Igarka | Ilanskij | Kansk | Kodinsk | Krasnojarsko | Lesosibirsk | Minusinsk | Nazarovo Norilsk | Sosnovoborsk | Ŝaripovo | Ujar | Uĵur | Zaozjornij | Zelenogorsk




