Aĉuaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aĉuaroj
etno • indigenous peoples in Ecuador
Suma populacio
en Ekvadoro ĉ. 7000, en Peruo ĉ. 12000
Ŝtatoj kun signifa populacio
         Ekvadoro kaj Peruo
Lingvo(j)
ĵivara lingvaro
vdr

La aĉuaroj - hispane achuar - estas sud-amerika indiana etna grupiĝo, do indiĝena popolo de la Amerikoj, apartenanta al la etno de ĵivaroj, kune kun la ŝuaroj kaj tri aliaj etnaj grupoj. Ili estas loĝigitaj laŭ la bordoj de la riveroj Pastaza kaj Huasaga, kaj ĉe la limoj inter Ekvadoro kaj Peruo. La vorto "achuar" [aĉuar] originas de la nomo de la grandaj palmarboj nomitaj "achu" [aĉu], botanike latine Mauritia flexuosa, kiuj abundas en la marĉoj ene de sia teritorio. Ilia lingvo apartenas al la ĵivara lingvaro.

En la pasinteco, la aĉuaroj estis militistoj tradicie timitaj fare de la ŝuaroj, konataj pro sia senĉesa postkuro de malamikoj. Dum la "Cenepa Milito" de 1995 inter Ekvadoro kaj Peruo, la aĉuaroj de Ekvadoro kaj Peruo formis aliancon kaj konservis neŭtralan sintenon.

La esperantlingva etnologo Tibor Sekelj provis atingi la popolon en ekspedicio de 1948 kaj 1949, sed ne sukcesis renkonti ilin, kaj en siaj libroj difinis la esperantlingvan terminon Ĵivaroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]