Aĝuthaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aĝuthaja (plej sudokcidente) kaj Sudorienta Azio ĉ. 1707-1767.

La Aĝuthaja Regno (/ɑːˈjuːtəjə/; en taja: อยุธยา, taja prononco: [ʔajúttʰajaː]; literumita ankaŭ Ayutthaya, Ayudhya aŭ Ayodhaya) estis regno en Siamo kiu ekzistis el 1350 ĝis 1767. Aĝuthaja estis amikema rilate al komercistoj, kiel ĉinoj, vjetnamanoj, portugaloj, hindoj, japanoj, koreoj, persoj kaj poste hispanoj, nederlandanoj, angloj kaj francoj, kaj permesis ilin setligi vilaĝojn ekster la muregoj de la ĉefurbo, nomita ankaŭ Aĝuthaja.

En la 16a jarcento, ĝi estis priskribita de eksterlandaj komercistoj kiel unu el la plej grandaj kaj riĉaj urboj en Oriento. La kortego de la reĝo Narai (1656–1688) havis fortajn ligojn kun tiu de la reĝo Ludoviko la 14-a de Francio, kies ambasadoroj komparis la urbon laŭ grando kaj riĉo kun Parizo.

Ĉirkaŭ 1550, la vasaloj de la regno inkludis kelkajn urbo-ŝtatojn en la Malaja Duoninsulo, Suĥothai, Lan Na kaj partojn de Birmo kaj Kamboĝo.[1] Tiu parto de la regna historio estas foje referencata kiel la "Aĝuthaja Imperio".

En fremdaj rakontoj, Aĝuthaja estis nomita Siamo, sed multaj fontoj diras ke la popolo de Aĝuthaja nomis sin mem Tai, kaj sian regnon Krung Tai (en taja: กรุงไท) signife 'Taja lando' (กรุงไท).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hooker, Virginia Matheson (2003). A Short History of Malaysia: Linking East and West. St Leonards, New South Wales, AU: Allen & Unwin. p. 72. ISBN 1-86448-955-3. Alirita la 5an de julio 2009.