Aŭkana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aŭkana lingvo (ankaŭ nomata ndyuka [elp. /ənˈdʒuːkə/], okanisi, ndyuka tongo, aukaans, orienta marona kreolanenge) estas kreola lingvo de Surinamo kaj Franca Gujano. La parolantoj estas maronoj (antaŭe nomitaj "Bush Negroes") en la Respubliko Surinamo kaj en la Franca Gujano. Plejparto de la 25 ĝis 30 000 parolantoj vivas en la interno de la lando. Ethnologue enlistigas du rilatajn lingvojn sub la nomo Ndyuka, la alia estanta dialekto de Lutos.