Sahula delfeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭstralia ĝibodelfeno)
Australian humpback dolphins, Tin Can Bay, 2016.jpg
Australian humpback dolphins, Tin Can Bay, 2016

La Sahula delfenoAŭstralia ĝibodelfeno (Sousa sahulensis) estas specio de ĝibodelfeno kaj la kvara agnoskita specio de ĝibodelfeno kronologie. La specifa nomo sahulensis estas derivita el la Sahula Breto, kiu situas inter norda Aŭstralio kaj suda Nov-Gvineo, kie la Aŭstralia ĝibodelfeno vivas.[1]

La specio estis science priskribita la 31an de julio 2014 en la gazeto Marine Mammal Science (Marmamula Scienco).[2] En aŭgusto 2014, ne estis populacia ĉirkaŭkalkulo de la Sahula delfeno, sed baze sur la disponebla informaro pri vidaĵoj temas pri "kelkaj miloj".[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Sahula delfeno estas iom diferenca el la aliaj tri ĝibodelfenaj specioj en ĝenerala longo, nombro de dentoj, vertebroj kaj geografia distribuado.[1] La dorsa naĝilo de la Sahula delfeno estas pli malalta kaj pli larĝ-baza ol tiuj de la Atlantika ĝibodelfeno kaj de la Plumba delfeno, kaj ties koloraro estas malhelgriza, dum ties plej proksima ĝibodelfena parenco, nome la Ĉina ĝibodelfeno, havas distinje blankan (ofte kun roskolora nuanco) koloraron.[1] La Sahula delfeno havas ankaŭ distingan malhelan dorsan formon, kiu similas al elstaraĵo.[1]

Konata grando de la Sahula delfeno gamas el 1-2.7 m. La dorsa naĝilo estas mallonga, triangula, kaj ne havas la dorsan “ĝibon” tipan de la atlantikaj kaj hindaj ĝibodelfenoj. La korpo estas ĉefe malhelgriza, kun flankoj nuancaj al helgrizaj. Diagonala mantellinio etenda el ĝuste super la okulo malsupren de la kolo ĝis la urogenera areo separas la malhelan dorson el la pli hela ventro. Blankaj cikatroj kaj malhelaj makuletoj en kapo, dorso, dorsa naĝilo, kaj vosto estas komunaj ĉe plenkreskuloj. Denaska pezo estas inter 40–50 kg kaj plenkreskula pezo estas inter 230–250 kg.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Scientists name new species of cetacean: The Australian humpback dolphin. EurekAlert! (1a de aŭgusto 2014). Alirita 1a de aŭgusto 2014.
  2. (2014) “Taxonomic revision of the humpback dolphins (Sousa spp.), and description of a new species from Australia”, Marine Mammal Science 30 (4), p. 1494–1541. doi:10.1111/mms.12152. 
  3. Berta, Annalisa, eldonisto. Whales, Dolphins & Porpoises: A Natural History and Species Guide. University of Chicago Press, 2015.