Aŭstralia piedpilkado
Aspekto

Aŭstralia piedpilkado | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
speco de sporto | |
piedpilkado | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Aŭstralia piedpilkado (Australian rules football, do "piedpilkado laŭ aŭstraliaj reguloj", aŭ Aussie rules), kiu estas nun eble la plej populara vintra sporto preskaŭ ĉie en Aŭstralio. La sporto naskiĝis kaj kreskis en Melburno.
Ĝi ludiĝas vintre uzante la kriket-stadionojn (el kio fontas la nekutima formo de piedpilka tereno), inter du teamoj dekokhomaj, per ovala pilko. Krom en Aŭstralio la sporto popularas en tuta Oceanio. Interalie ĝi konsideriĝas "nacia sporto" en la malgranda insula ŝtato Nauro. Sed ekster tiu regiono aŭstralia piedpilkado ankaŭ havas iujn entuziasmajn teamojn kaj klubojn. Interalie konatas la Argentina Ligo de aŭstralia piedpilkado.
-
tipa ovala aŭstralia piedpilko
-
jen du tipaj scenoj el matĉoj...
-
... de majo 2025
-
la kampo de Aŭstralia Piedpilko estas ronda