Aŭstria Popola Partio
ÖVP estas la mallongigo por Österreichische Volkspartei (Aŭstria Popola Partio), kiu estas unu el du grandaj partioj de Aŭstrio. ÖVP konsistas el 3 ligoj: "Aŭstria Ligo de Gelaboristoj kaj Laborprenantoj" (ÖAAB - www.oeaab.com), "Ligo de Kamparanoj" kaj "Ekonomia Ligo".
ÖVP estas kristan-konservativa, burĝa partio. Ĝi estas grava forto kaj en la Nacia Konsilio kaj la Federacia Konsilio, la du ĉambroj de la parlamento de Aŭstrio. Federacia Partiestro estas DI Josef PRÖLL (Prell) ekde la 29-a de septembro 2008.
Eksteraj ligiloj
Hejmpaĝo de la partio. germane