ALMA (radioteleskopo)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
ALMA estas tre granda radioteleskopo en Atakama-Dezerto, norda Ĉilio. Ĝi konsistas el 66 tre precizaj antenoj, kiuj observas je ondolongoj inter 0,3 kaj 9,6 mm. La interferometro havas multe pli altan sensivecon kaj dissolvon ol ĉiuj aliaj submilimetro-teleskopoj. La alta sensiveco estas atingita per la granda nombro de unuopaj teleskopoj.
La antenoj povas esti movigitaj tra la ebeno de Chajnantor. Ili povas esti metitaj en poziciojn kun distancoj de 150 m ĝis 16 km. Tio ebligas, uzi ALMA kiel variebla zoma teleskopo, simile kiel ĉe la Very Large Array (VLA) en New Mexico, USA.
Treege kapabla komputilo kunŝaltas la signalojn de la unuopaj antenoj.

ALMA dumnokte sub la Magelanaj Nuboj

Der ALMA-Korrelator, ein Rechner mit 134 Millionen Prozessoren, welche die empfangenen Signale mit 17 PetaFLOPS aufarbeiten können.