anobii

El Vikipedio, la libera enciklopedio


aNobii
interkona retejo • social cataloging application
Lando Tutmonda
Retadreso www.anobii.com
Kategorio Retkomunumo pri libroj
Lingvo(j) Esperanto kaj pluraj aliaj
vdr

aNobii estas retkomunumo kiu enfokusigas librojn.

Ĝiaj uzantoj rajtas enretigi siajn librolistojn uzante la kodon ISBN (Internacia Sistema Bibliografia Numero) aŭ laŭtitolan retserĉilon, kaj tiel komunigi recenzojn, komentojn, pritaksojn, informojn pri aĉetado kaj legado, dezirlistojn kaj sugestojn kun aliaj uzantoj, ĉu rekte, ĉu per uzantogrupoj. La retejo ankaŭ faciligas interŝanĝon kaj vendadon de libroj al aliaj uzantoj.

ANobii naskiĝis dum aŭgusto 2005[1] en Honkongo, kaj oni konsideras ĝin kiel ekzemplon de Interreto 2.0[2]; ĝi nuntempe haveblas en 15 malsamaj lingvoj, inter kiuj Esperanto.

La nomo aNobii devenas el Anobium punctatum, kiu estas la scienca (latinlingva) nomo de la paperborilo; en anglalingvaj landoj, tiu nomo figure karakterizas tiujn, kiuj ŝatas pasigi sian tempon legante librojn.

Ecoj de aNobii

aNobii ebligas foliumadon de aliies librobretaroj kaj aŭtomate kalkulas ilian kongruecon kun la librobretaro de la uzanto, en formo de procentaĵo. Per tiu ĉi ilo oni povas trovi la librarojn plej similajn al sia, kaj ricevi sciigojn pri la novaj libroj kaj aŭtoroj kiujn amikoj kaj proksimuloj aldonos al la retejo. Krome, per aNobii eblas kalkuli statistikojn pri sia librokolekto, kiel ekzemple la kvanto da paĝoj legataj jare, la kvanto da vizitantoj al nia reta librobretaro, la kvanto da uzantoj kiuj malkovris novajn librojn danke al ni.

Eblas aldoni librojn al la propra reta bretaro per ISBN-kodo aŭ per rekta serĉado de la titolo. Uzantoj rajtas modifi la kovrilojn de libroj se ili ne aperas aŭ malĝustas pro manko en la ena serĉilo.

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj