Aba Sztankay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aba Sztankay
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1867 (1867-11-30)
en Roșia Montană
Morto 25-an de januaro 1936 (1936-01-25) (68-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kemiistoapotekisto
vdr

SZTANKAY Aba (stankai) estis hungara apotekisto, kemiisto naskita en Verespatak 1868 kaj mortinta en Debreceno la 25-an de januaro 1936.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sztankay estis apotekistpraktikanto ekde 1880 en Selmecbánya, dume li studis pri forninĝniereco en altlernejo. En jaroj 1881–83 li estis asistanto en la ekonomilernejo de Keszthely poste en la primineja akademio de Selmecbánya. En 1890 li havigis diplomon de apotekisto en Budapeŝto kaj li doktoriĝis en 1893 en Koloĵvaro. Ekde 1893 ĝis 1895 li estis posedanto de apoteko en Selmecbánya, poste en Bát, ekde 1913 en Debreceno. Oni patentumis plurajn el liaj kuracilpreparaĵoj. Li aperigis preskaŭ 300 publikaĵojn hungare kaj germane.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Húgyvizsgálati kézikönyv (Bp., 1890);
  • Vizsgálatok a széndioxyd és a monoxyd reductiójához magnesium által (Bp., 1892);
  • Curriculum vitae (Debrecen, 1908);
  • Újabb adatok a phenolphtalein vegyületek kémiájához (Ipolyság, 1912);
  • A Honthin monográfiája (Selmecbánya, 1914).

Fontoj[redakti | redakti fonton]