Abalá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abalá
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97825–97827
Kodo laŭ 31 001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 976
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 35′ N, 89° 48′ U (mapo)20.583333333333-89.8Koordinatoj: 20° 35′ N, 89° 48′ U (mapo)
Alto 17 m
Areo 301,5 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Abalá (Jukatanio)
Abalá (Jukatanio)
DEC
Abalá
Abalá
Situo de Abalá
Abalá (Meksiko)
Abalá (Meksiko)
DEC
Abalá
Abalá
Situo de Abalá

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abalá Municipality [+]
vdr

Abalá estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Abalá. La komunumo apartenas al la regiono 8 (Sur Poniente). Ĝi estas en la sudokcidenta parto de Yucatán, kiun limoj al Campeche kaj al la regionoj 5, 6, 7 kaj 9. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31001.

La situo de la regiono x 8 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 5976 loĝantojn. El tiuj estis 3083 viroj kaj 2893 virinoj. La komunumo havas surfacon de 301,5 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 17 metroj super la marnivelo.

En la komunumo ekzistas entute 7 loĝlokoj kun pli ol 250 loĝantoj. La aliaj loĝlokoj havas pli malmultajn loĝantojn.

Loko Loĝantaro Viroj Virinoj
Total Komunumo 5.976 3083 2893
Abalá 1.797 924 873
Muchuyché 454 238 216
Sihunchén 336 174 162
Temozón 716 373 343
Uayalceh 2.122 1089 1033
Peba 275 137 138
Cacao 261 142 119
Otros 15 6 9

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 56,44 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,7 [[Celsius| °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 3391 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 2638 scipovis legi kaj skribi kaj 750 personoj estis analfabetoj. Do 22,12% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 5230 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 3331 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 63,7% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]