Abatejo Gilling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Gilling
abatejo [+]
Koordinatoj54° 12′ 0″ N, 1° 4′ 19″ U (mapo)54.2-1.072Koordinatoj: 54° 12′ 0″ N, 1° 4′ 19″ U (mapo)

Estiĝo7-a jarcento

Abatejo Gilling (Britio)
Abatejo Gilling (Britio)
DEC

Map
Abatejo Gilling
vdr

Abatejo Gilling estis anglosaksa abatejo en North Yorkshire.

La abatejo estis fondata de Eanflaed, edzino de Oswiu, reĝo de Northumbria. Ŝi persvadis sian edzon doni la bienon por la abatejo ĉe la loko kie, en 651 aŭ 652, li mortigis Oswin, reĝon de Deira, de kiu ŝi estis kuzo. La unua abato estis Trumere, kiu estis parenco de Oswin. Tiel oni evitis revenĝon. La abatejo antaŭenigis la adoradon de Oswin kiel sanktulo.

La dua abato estis Cynefrith, kiu poste iris al Irlando. Alia abato estis Trumbert, kiu de 681 al 685 estis episkopo de Hexham, kaj kiu instruis la historiiston Bede.

Ĉirkaŭ 669 la abatejo ege suferis pro pesto, kaj multaj monaĥoj mortis. El tiuj kiuj postvivis, Ceolfrith iris al la abatejo de Ripon pro peto de Sankta Wilfrid antaŭ ol iĝi abato de Wearmouth.