Abatejo Loccum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klostro Loccum

Abatejo Loccum (germane: Kloster Loccum) estas iama cisterciana monaĥejo en la urbo Rehburg-Loccum, Germanujo. Ĝi estas la komenco de la Pilgrimvojo Loccum-Volkenroda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originante kiel fondaĵo de grafo Wilbrand de Hallermund, Loccum-abatejo estis aranĝita de Abatejo Volkenroda sub la unua abato Ekkehard en 1163. Praa raporto priskribas ĝin in loco horroris et vastae solitudinis et praedonum et latronum commorationis (en loko de hororo kaj dezerto, loĝejo de ŝtelistoj kaj rabistoj); kaj aldoniĝis ke, post suferado multa kaj malgraŭ la barbareco de la najbaroj, la monaĥoj paŝon post paŝo ebligis terkultivadon kaj portis la homojn al la timo antaŭ Dio. Loccum tre rapide kreskis, iĝis riĉa kaj estis sub la rekta protekto de la papo kaj la imperiestro estante imperia abatejo.

En la 16-a jarcento pro la Reformacio ĝi iĝis lutera. Ankoraŭ antaŭ 1700 la abato de Loccum rajtis edziĝi; konstruitis speciala ejo por gastigi la edzinojn. La monaĥejo retenis sian posedaĵon kaj riĉaĵon ĝis la agraraj reformoj de la 19-a jarcento, kiam ĝi estis inkludita en la teritorio de la Duklando de Braunschweig-Lüneburg, poste de Hanovro.

Ekde 1891 la monaĥejo ankaŭ funkciigis kiel protestantisma seminario kaj akademio, kiu tradicio iris reen ĉirkaŭ la komencon de la 19-a jarcento. La titolo de abato - nekutime - tamen ĉiam estas retenita.

Moderna komunumo[redakti | redakti fonton]

La komunumo hodiaŭ ĝenerale konsistas el inter kvar kaj ok membroj, la plej multaj el kiuj estas ankaŭ en pastreco. Krome la Lutera Episkopo de Hanovro kaj la studestro la seminario estas membroj elofice. La abato kaj prioro estas elektitaj de inter la membroj.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La abatejo estas konata pro siaj ekstreme bone konservitaj monaĥaj konstruaĵoj de la malfrua romanika periodo kun preĝejo, klostro kaj apudaj ĉambroj, kanonikejo, sakristio, dormejo, refektorio, biblioteko kaj la sekcio de laikmonaĥoj kaj diversaj (ekonomiaj) servkonstruaĵoj. La konstruaĵoj kiel tutaĵo estas pripensitaj de egala arkitektura valoro kiel Monaĥejo de Maulbronn aŭ la eksa monaĥejo en Tübingen-Bebenhausen. La lagetoj kaj la arbaro de la monaĥejo ankaŭ ĵetas interesan lumon sur la mezepoka ekonomio de la abatejo.

La monaĥeja preĝejo Sanktaj Mario kaj Georgo (nun simpla parokuja preĝejo) estis verŝajne konstruita inter 1230/40 ĝis 1280.

Abatoj en moderna epoko (elekto)[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hirschler, Horst / Berneburg, Ernst (eld.): Geschichten aus dem Kloster Loccum. Studien, Bilder, Dokumente, Hannover 1980
  • Siegmund, Johannes Jürgen: Bischof Johannes Lilje, Abt zu Loccum. Eine Biographie, Göttingen 2003

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]