Abatejo Morimond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Restaĵo de la konventa kirko

Abatejo Morimond (latine: Morimundus; laŭvorte: estu mortinta por la mondo!) estas la kvara filio de Cistercio. Ĝi situas en la nuna komunumo Parnoy-en-Bassigny en Haute-Marne, Franclando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondis ĝin en 1115 Odelric d' Aigremont kun sia edzino Adeline de Choiseul. Arnold, ĝia unua abato, ano el unu de la plej riĉaj familioj de Germanio, ja taksitis por multaj jaroj la plej influa cisterciano, kvazaŭ ordena kolono. Danke al lia engaĝiĝo Morimondo rapidege floris. Multaj aliaj konventoj de ĝi fonditis en Francujo, Germanujo, Polujo, Bohemio, Hispanujo, Cipro. Jenas la plej gravaj komencaj fondoj de la morimondanoj: Ebrach (1126) en Germanio; Heiligenkreuz en Aŭstrio (1134); Aiguebelle en Drôme (1137). Fine nombriĝis je la fino de la 18-a jarcento ne tute tri cent monaĥ(in)ejoj inter la disde Morimond rekte fonditaj institucioj. Variaj papoj ankaŭ submetis diversajn ordenojn sub la jurisdikcion de abatoj de Morimond: de Calatrava (1187); de Alcantara (1214); Militia Christi (Portugalujo; 1319), de Maŭrico kaj Lazaro (Savojo). Pro intertempa troa kresko ĉionrilate, ofta militado kaj sia geografia situo Morimond iam eksuferis je dekadenco. Diversaj reformaj provoj fiaskis. En la jaro 1791 venis la fino de la monaĥejo en la kuro de la Franca revolucio.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Je Morimond gastis multaj religiuloj sanktaj kaj sciencistaj. Al abotoj de ĝi reĝoj kaj imperiestroj konfidis la ple komplikajn taskojn. Multaj episkopoj kaj kardinaloj edukitis je Morimond. Ankaŭ papo Benedikto la 12-a, estis monaĥo el filia klostro de Morimond. De la gloro arĥitektura surloke, de la konstruaĵoj kirka kaj konventa, nuntempe kvazaŭ nenio plu estas. Ja konserviĝis orgeno kaj la benkaro kiu estas nun en la katedralo de Langres.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Obrecht Edmond, "Abbey of Morimond." Ĉe: The Catholic Encyclopedia. Volumo 10. New York: Robert Appleton Company, 1911, (tie ĉi interete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]