Abdul Salam Fareed Syed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Abdul Salam Fareed Syed
Persona informo
vdr

Fareed Syed Abdul Salam, populare konate sub la nomo Abdul Salam (naskiĝis en 1940 en Kanyakumari, mortis en 2019 en Puneo) estas barata esperantisto kaj blindulo kaj jogo-trejnisto.

Li fondis la Fondumon HELPO (angle Foundation HELPO) kaj partoprenis en la fondo de la barata Esperanto-Federacio[1] kaj en la fondo de la barata Nacia Federacio de la Blinduloj.

Li studis lingvistikon ĉe Savitribai Phule Pune University en 1974 kaj kiel lingvisto li preparis gramatikon de la indiĝena kolama lingvo, plejparte parolata en la subŝtatoj Maharaŝtro kaj Madja Pradeŝo.

Li estis projekt-asistanto ĉe la Central Institute of Indian Languages (Centra Instituto de Barataj Lingvoj).

Nacia ŝtata premio[redakti | redakti fonton]

Li ricevis la Nacian premion de la Barata Ŝtato el la manoj de Sri Shankar Daal Sharma, prezidinto de Barato en 1995[2].

Fondumo HELPO[redakti | redakti fonton]

Ekde 1987 la Fondumo HELPO aktivas en 200 kamparaj vilaĝoj en Maharaŝtro en diversaj kampoj (edukado de infanoj, sanserva sistemo, Esperanto, komputila lecionoj, ktp) de la kampara disvolviĝo por motivigi la lokan kamparan loĝantaron fariĝi memsubtena.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Esperanto proponent and social worker, Abdul Salam passes away, Hindustan Times, la 9-an de julio 2019, alirite la 23-an de novembro 2019
  2. (angla) Broŝuro pri Fondumo Helpo (PDF)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]