Abhisit Vejjajiva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abhisit Vejjajiva

Abhisit VEJJAJIVA (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1964 en Newcastle-upon-Tyne, Anglujo) estas tajlanda politikisto.

Li estras la demokratan partion de Tajlando ekde februaro 2005. Li funkciis tiel 27-a elektita ĉefministro de Tajlando ekde la 15-an de decembro 2008 ĝis la 3-an de julio 2011, post la venko de Jinglak Ĉinaŭat kun la Portaja Partio.[1].

Li postsekvis al Somchai Wongsawat, demisiigita la 2-an de decembro 2008 post decido de la konstitucia juĝaro malpermesinta al li ĉian politikan agadon dum 5 jaroj, kaj al Chaovarat Chanweerakul, vic-ĉefministro kaj ministro pri publika sano, kiu enhavis portempe la postenon ekde la 2-a de decembro.

Antaŭaĵoj

Taksin Ĉinaŭat estis prezidento de Tajlando el 2001 kaj februare de 2005 denove venkis en la balotadoj kaj ties registaro akiris grandan akcepton ĉe la popolaj klasoj kaj malakcepton ĉe la altaj klasoj. Aprile de 2006 pro akuzoj kaj kontraŭstaroj li kunvokis novajn elektojn sed la opozicio malkceptis partopreni kaj la kunvoko nuliĝis. Septembre de 2006 militistoj organizis puĉon kaj elpostenigis la registaron. Maje de 2007 la partio de Taksin Ĉinaŭat estos deklarita eksterleĝa akuzita pri balota fraŭdo. Decembre de 2007 okazis nova balotado kaj venkas la PPP, partio posteulo de tiu de Taksin Ĉinaŭat. Septembre de 2008 la Supera Kortumo denove elpostenigas la prezidenton, nun Samak Sundaravej kaj oktobro samjare kondamnas pro supozata korupto na Taksin Ĉinaŭat, kiu siavice estas en ekzilo. Decembre la Supera Kortumo elpostenigas ankaŭ la sukcedinton de Samak nome Somĉai Ŭongsaŭat kaj malpermesas aktivadon de ĉiun estroj de la venkinta partio. Tiele la armeaj kaj juaj estraroj sukcesas formi parlamentan majoritaton kiu enpostenigas la opoziciestron nome Abhisit Vejjajiva.[2]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. New Thai prime minister elected (angle), la 15-an de decembro 2008 ĉe bbcnews.co.uk.
  2. "La represión militar incendia Bangkok", El País, Madrido, 20an de majo 2010, paĝoj 2-3.